Surakarta
Surakarta (malofte Soloo) estas metropolo en Indonezio.
Surakarta | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Indonezio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 552 118 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 12 000 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 7° 34′ S, 110° 49′ O (mapo)-7.5666666666667110.81666666667Koordinatoj: 7° 34′ S, 110° 49′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 100 m [+] | ||||
Areo | 46,01 km² (4 601 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Surakarta [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- 07° 34′ 00″ S 110° 49′ 00″ O / 7.56667 °S, 110.81667 °O (mapo)
- Areo: 44 km²
- Supermara alteco: 93–98 m
- Loĝantaro: 503 421 (en 2010 laŭ indonezia Vikipedio)
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC + 7
- Telefonprefikso: 0271
- Aŭtokodo: AD
Geografio redakti
Surakarta situas sur ebenaĵo laŭ rivero en geografia centro de insulo Javo. Yogyakarta troviĝas 60, Semarang 100 km-ojn.
Historio redakti
Antaŭ la nederlandanoj diversaj sultanoj regis tie. En 1744 la tiama sultano subtenis la ĉinojn kontraŭ la nederlandanoj kaj en la sekva jaro Surakarta iĝis rezidurbo de sultanlando. Dum proklamo de indonezia sendependeco la urbo forte apogis la sendependecon. Ankaŭ la komunistoj havis apogojn. En 1948 la nederlandanoj okupis la urbon, la urbanoj faris gerilmiliton. Post unu jaro Slamet Riyadi forpuŝis la nederlandanojn. De 1965 ĝis 1966 malsukcesa puĉo okazis. En 1988 sangaj tumultoj okazis.
Trafiko redakti
Surakarta havas flughavenon kaj fervojan nodon. Trajnoj trafikas al Yogyakarta, Semarang kaj Surabajo. La menciitaj urboj havas ankaŭ bonajn vojajn kontaktojn.
Klimato redakti
Surakarta havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter novembro-aprilo. Oni mezuras jare po 2180 mm-ojn. La temperaturo estas konstanta kaj varias inter 21-31 °C.
Ekonomio redakti
Ĉirkaŭaĵo de Surakarta oni kultivas rizojn, kaŭĉukojn, maizojn, maniokojn kaj produktas sukeron. Oni okupiĝas pri teksaĵoj kaj maŝinproduktoj.