SURAYUD Chulanont (taje: สุรยุทธ จุลานนท์)) (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1943 en Bankoko) estas iama tajlanda generalo kaj ekde la 1-a de oktobro 2006 portempa ĉefministro de Tajlando.

Surayud Chulanont
สุรยุทธ จุลานนท์
Persona informo
สุรยุทธ์ จุลานนท์
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1943
en Tajlando Bankoko, Phetchaburi, Tajlando
Religio Budhismo
Ŝtataneco Tajlando vd
Alma mater National Defence College of Thailand • Chulachomklao Royal Military Academy • Armed Forces Academies Preparatory School • Saint Gabriel's College vd
Partio sen valoro vd
Subskribo Surayud Chulanont
Familio
Patro Phayom Chulanont vd
Edz(in)o Chitravadee Chulanont
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
Dum 1-a de oktobro 200629-a de januaro 2008
Antaŭulo Sonthi Boonyaratglin
Sekvanto Samak Sundaravej
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estris la tajlandan armeon de 1998 ĝis 2002. Fino de la jaro 2003 li nomumitis konsilanto de la reĝo Bhumibol Adulyadej, laŭ propono de la generalo Sonthi Boonyaratglin, aŭtoro de la puĉo de la 19-a de septembro 2006, kiu faligis la ĉefministron Thaksin Shinawatra.

Vivo redakti

Surayud Chulanont naskiĝis filo de supera leŭtenanto de la armeo, vizitis elitajn lernejojn kiel Sankta Gabrielo kaj Suankularb Wittayalai. Pli poste li vizitis la reĝan militakademion Chulachomklao. Kiel subleŭtenanto li ekservis en la jaro 1965 en la armeo. En 1992 li iĝis estro de la tajlandaj specialaj fortoj, poste armeestro. Su lia estreco Tajlando unue partoprenis misiojn de la Unuiĝintaj Nacioj por sekurigi pacon, ekzemple en Orienta Timoro.