Epicentro

(Alidirektita el Surcentro)

Epicentro (antikve-greke ἐπιsur, κέντρονcentro) de tertremo estas la loko, kie la vertikalo tra ĝia hipocentro renkontas la teran surfacon.[1] En pli-malpli horizontalaj pejzaĝoj tio estas la surfaca loko plej proksima al la hipocentro. Ne ĉiam en kaj ĉe tiu loko estas la plej grandaj detruoj, kaŭzataj de la tertremo. Ofte la loko de la plej gravaj detruoj estas cirklo ĉirkaŭ la epicentro, kie la angulo de la aliro de la tertremaj ondoj estas plej malfavora por konstruaĵoj.

Referencoj redakti