Surfaca fluado estas la fluado de akvo okazanta sur la grunda surfaco kiam troa pluvakvo, ŝtormakvo, fandakvo, aŭ aliaj fontoj, ne povas plu eniri sufiĉe rapide en la grundon. Tio povas okazi kiam la grundo estas saturata je akvo ĝis sia plena anhvakapablo, kaj la pluvo alvenas pli rapide ol la grundo povas absorbi ĝin. Surfaca fluado ofte okazas kiam netralaseblaj areoj (kiel tegmentoj kaj pavimo) ne permesas, ke la avo entrempiĝu engrunden. Surfaca fluado estas grava komponanto de la akvociklo. Ĝi estas la ĉefa agento de grunderozio fare de akvo.[1][2] La terareo kiu produktas fluadon drenatan al komuna punkto estas nomata akvokolekta baseno.

Surfaca fluado sur herbo al akvelfluejo.

Fluado kiu okazas sur la grunda surfaco antaŭ atingi kanalon aŭ naturan fluejon estas ebla fonto de poluado, ĉar ĝi povas porti hom-faritajn poluantojn aŭ naturajn formojn de poluado (kiel putriĝintaj folioj). Hom-faritaj poluantoj en fluado povas esti nafto, pesticidoj, sterko kaj aliaj.[3]

Aldone al okazigo de akverozio kaj poluado, surfaca fluado en urbaj areoj estas grava kaŭzo de urba inundo, kio povas rezulti en damaĝo al havaĵoj, akvakumulado kaj cimo en fundamentoj, krom stratinundo.

Notoj redakti

  1. Ronnie Wilson, The Horton Papers (1933)
  2. Keith Beven, Robert E. Horton's perceptual model of infiltration processes, Hydrological Processes, Wiley Intersciences DOI 10:1002 hyp 5740 (2004)
  3. L. Davis Mackenzie and Susan J. Masten, Principles of Environmental Engineering and Science ISBN 0-07-235053-9

Bibliografio redakti

  • Gebert, W. A., D.J. Graczyk, kaj W.R. Krug. (1987). Average annual runoff in the United States, 1951-80 [Hydrologic Investigations Atlas HA-710]. Reston, Va.: U.S. Department of the Interior, U.S. Geological Survey.
  • Shodor Education Foundation (1998). "Surface Water Runoff Modeling."