Surpierre

komunumo de Svislando

Surpierre (malnova germanlingva nomo Überstein) estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 305 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Surpierre
Blazono de Surpierre
Blazono de Surpierre
Blazono de Surpierre
Vokta kastelo de Surpierre
Vokta kastelo de Surpierre
Vokta kastelo de Surpierre
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 44′ 40″ N 6° 51′ 40″ O / 46.74444 °N, 6.86111 °O / 46.74444; 6.86111 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 40″ N 6° 51′ 40″ O / 46.74444 °N, 6.86111 °O / 46.74444; 6.86111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 305
Areo 4,82 km²
Alteco 618 m super marnivelo
Poŝtkodo 1528
Komunumkodo 2044
Mapo de Surpierre
Mapo de Surpierre
Mapo de Surpierre
vdr

Geografio redakti

Surpierre situas en la samnoma friburga eksklavo en la ebenaĵo de la rivero Brojo en la Friburga Mezlando. La komunumo Surpierre konistas el la du vilaĝoj Surpierre (sur alteco de 618 m s.m. en la centro de la komunumo) kaj Paratoud (sur alteco de 650 m s.m. en nordo de la komunumo), kaj la vilaĝetoj Vigny (sur alteco de 615 m s.m. en nordo de la komunumo) kaj Le Sensuis (sur alteco de 660 m s.m. en nordokcidento de la komunumo), kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,82 km², de kiuj 37,6% estas kovritaj de arbaro, 56,8% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Surpiere limas en nordokcidento kaj nordo al Cheiry, en nordnordoriento al Granges-près-Marnand, en oriento al Villeneuve, en sudo al Cremin, kaj en sudokcidento al Forel-sur-Lucens.

Trafiko redakti

Surpierre situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la vilaĝo pasas nur kurboriĉa flanka fojo, kiu kondukas de Villeneuve al Cremin. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 12 kilometroj nordnordoriente apud Estavayer-le-Lac. Pere de poŝtaŭtolinio de Granges-près-Marnand al Cheiry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Surpierre datiĝas el la jaro 1142 kiel Super Petram. Dum mezepoko Surpierre formis senjorujon, kiu apartenis al la samnoma familio, menciita inter 1142 kaj 1233. En la 13-a jarcento la senjorujo Surpierre estis akirita de la familio de Cossonay kaj konsistis el la vilaĝoj Ménières, Granges, Trey, Henniez, Marnand, Coumin, Chapelle, Cheiry kaj Villeneuve. La 21-an de februaro 1536 Surpierre estis konkerita fare de Berno kaj poste koncedita la 1-a de marto 1536 al la urba ŝtato Friburgo, kiu donis al ĝi statuson de voktejo. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Surpierre estis atribuita al la Distrikto Estavayer. En 1803 Surpierre fariĝis propra distrikto, kiu en la jaro 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la Distrikto Brojo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2005 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Paratoud, kiu en la jaro 1815 sendependiĝis de Surpierre, denove integriĝis al la komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti