Surpliso estas ornato, konsistanta je blanka vesto surmetita de la klerularo kaj de ministrantoj por la liturgiaj ceremonioj.

Ĉealtaraj ministrantoj ornate vestitaj per surpliso.
Romastila surpliso surmetita de seminariano.

Ĝi estas rigore vestita sur (latine “superpellicium”) la eklezia talaro (sutano, de la katolika klerularo). kaj de la ministrantoj, kaj estas facile rekonata pro sia kvadrata kolo. Ĝi multe similas la albon, tamen, dum la albo kovras la tutan korpon ĝis piedoj. la surpliso etendiĝas nur ĝis genuoj.

Ĉar temas pri "albo mallongigita", la surpliso posedas ĉiujn karakterojn de la albo. Ĝia teksa formo descendas perpendikle de la korpo, provizita, antaŭe kaj malantaŭe, per verticaj faldoj.

Ankaŭ al ĝi, same kiel por la albo, eblas apliki brodaĵoj ĉiuspecaj. la surplisoj plej simplaj povas posedi moderajn brodaĵojn aŭ simplajn religiajn simbolojn.

La surpliso eniras la scenejon de ornatoj ekde la unua mezepoko kiel estas montrate de miniaturaĵoj de karolidaj kodekso kaj mozaikoj de antikvaj bazilikoj. De Francio kaj Angio ĝia uzo inokuliĝis en Italio por eniri definitive en la deviga listo de katolikaj ornatoj. Ĝia uzo konserviĝis en la anglikana eklezio, kie tamen la longo al malalto etendiĝas preskaŭ ĝis la maleoloj. Laŭ la roma rito oni devas surmeti surplison por ĉiuj liturgiaj diservoj escepte por tiuj de la meso dum kiuj celebrantoj ĝin anstataŭas per la albo.

La surpliso ne komfuzendas kun la la surpliseto. Ĝi similas, proforme kaj profunkcie, al la surpliso sed la manikoj atingas la pojnojn kaj la longo haltas iom ĉirkaŭ la tibikarno; kutime surpliseto estas abunde arte brodita. Ĝi estas rezervita por episkopoj kaj aliaj prelatoj.

Vidu ankaŭ redakti