Surprizo

emocio kaŭzata de neatenditaĵo

Surprizo laŭ PIV estas

  1. subita kaj neatendita alveno aŭ renkonto, kaj
  2. neatendita novaĵo.
Virino esprimanta surprizon.
Infano rigardas surprizite
Infanoj surprizitaj esti fotitaj.
Miensimbolo kiu esprimas surprizon

Tipa por surprizo estas la mirigo pri la neatenditeco de la nova situacio aŭ mesaĝo. Preskaŭ ĉiam surprizo kaŭzas konfuziĝon aŭ alian fortan emocion - kaj tial plej ofte ankaŭ spontanean korpan reagon kiel ŝanĝo de la rigarda direkto, ruĝiĝo de la vangoj, rido aŭ movoj de la manoj, la kapo respektive de aliaj korpopartoj.

La instigataj emocioj povas esti agrablaj aŭ malagrablaj - laŭ la situacio, la karaktera tipo aŭ la momenta persona emocia stato. La reagoj al la surprizo tial povas esti nekontrolataj de la surprizato.

Dum milito aŭ alispeca batalolukto, surprizo de la kontraŭa persono aŭ grupo povas signifi avantaĝon kaj tial esti bona taktiko - tial multaj atakoj estas surprizaj atakoj.

Vidu ankaŭ redakti