Sursum Corda (Elgar)

Sursum Corda estas muzika verko de la angla komponisto Edward Elgar por kordaj kaj latunaj instrumentoj, timbalo kaj orgeno, verkita en 1894. La komponisto dediĉis ĝin al sia amiko H. Dyke Acland, amatora violonĉelisto kiu estis lia golfluda kunulo kaj bankestro en Malvern.

Ĝi estis premierita en 1894.