Susan SONTAG (naskiĝis la 16-an de januaro 1933, mortis la 28-an de decembro 2004 en la Novjorka hospitalo Sloan Kettering pro leŭkemio) estis usona aŭtoro, filozofo kaj literatura kritikisto. Oni opinias ŝin unu el la plej influhavaj intelektuloj de Usono. Ŝi iĝis plej konata pro skriboj pri la sociaj antaŭjuĝoj kaj amaskulturo.

Susan Sontag
Persona informo
Susan Sontag
Naskiĝo 16-an de januaro 1933 (1933-01-16)
en Nov-Jorko
Morto 28-an de decembro 2004 (2004-12-28) (71-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio • myelodysplastic syndrome vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato HarvardUniversitato de OksfordoUniversitato de ĈikagoUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Kolegio Sankta Anno • North Hollywood High School vd
Familio
Edz(in)o Philip Rieff vd
Amkunulo Annie Leibovitz • María Irene Fornés • Nicole Stéphane vd
Infanoj David Rieff vd
Profesio
Okupo verkistofilmreĝisoroscenaristoprofesoro • eseisto • romanisto • filozofo • literaturkritikisto • ĵurnalisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • filmkritikisto • teatra reĝisoro • homrajta aktivulo • historiistopublikigisto vd
Laborkampo anglalingva literaturohistoriofilozofio vd
Aktiva dum 1959–2004 vd
Verkado
Verkoj On Photography ❦
Against Interpretation ❦
Illness as Metaphor ❦
AIDS and Its Metaphors ❦
Under the Sign of Saturn vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskita en familio de laikaj judoj (la tiel nomata "juda laikeca"), Susan Sontag venis por la unua fojo en sinagogon kiel 15-jarulino[1].

Paŝtela portreto de Susan Sontag komisiita de la Gay & Lesbian Review por la kovrilo de majo-junio 2009.
Paŝtela portreto de Susan Sontag komisiita de la Gay & Lesbian Review por la kovrilo de majo-junio 2009.

Ŝi scipovis legi jam trijaraĝa, estis studento 16-jara, patrino 19-jara (ŝia filo David Rieff estas konata verkisto). Ŝi divorcis en 1959 kaj poste neniam reedziniĝis. Ŝi translokiĝis 26-jara al Nov-Jorko, kie ŝi ekinstruis historion de religio en la Universitato Columbia. Tiam ekaperis ŝiaj eseoj en la gazeto Partisan Review.

Ŝia unu studlaboro en 1964 vekis grandan atenton kaj ekde tiam estimo al ŝi nur kreskis, ĉar ŝi neniam timis kritiki la sociajn konvenciojn, tabuojn. Kvankam ŝiaj artistaj laboroj ekis grandan eĥon, la plej atentokaptaj estis ŝiaj politikaj deklaroj. Ŝi estis inter la unuaj, kiuj kritikis la Vjetnaman Militon. Ŝi skribis en 1967, ke „Usono baziĝas je genocido, je la nepridubebla supozo, ke la blankaj eŭropanoj rajtis okupi la kontinenton per la ekstermo de la indiĝenoj”. Post unu jaro ŝi veturis al Hanojo por kompreni la batalon de la vjetnamoj. Ŝi vizitis ankaŭ Kubon kaj petis simpation por la sistemo de Fidel Castro, sed ŝi tuj kritikis la sistemon, kiam oni enprizonigis la opozicianojn. En 1982 ŝi nomis komunismon faŝismo kun homeca vizaĝo, post la malpermeso de la pola sindikato Solidareco. Tio kolerigis ŝiajn multajn maldekstrulajn amikojn. Ŝi apogis la Usonan envolviĝon en Balkanio.

La dekstruloj klasifikis ŝin kontraŭulo de Usono, kiam ŝi nomis — post la atako la 11-an de septembro 2001 — la teroristojn kuraĝaj. Ŝi kulpigis tiam ankaŭ Usonon, ĉar ĝi iĝis la sola superpotenco de la mondo, kiu malbone alianciĝis.

Ŝi permesis al si, ke ĉe transpreno de premio en Jerusalemo ŝi kritikis la politikon de Israelo. Onidire, ŝi timis neniun kaj nenion.

Ŝi ĉiam serĉis en siaj verkoj la moralon, ne distingis akre la senton kaj penson. Ŝi verkis 17 librojn, kiuj aperis en 32 lingvoj (2004). Ŝi okupiĝis ankaŭ pri reĝisorado.

Dum la resto de ŝia vivo ŝi kritikis la registaron de George W. Bush kaj la Irakan Militon. En 2003 ŝi ricevis la 54-an Pacpremion de la germana librokomerco ĉe la Frankfurta Librofoiro pro sia engaĝiĝo proksimigi Usonon kaj Eŭropon kaj pro libereco de opinio.

Ŝi elstaris pro sia senkompata kritiko de la postmilita fotografia laboro de la Nubaoj (diversaj afrikaj etnoj) fare de Leni Riefenstahl. En eseo, ŝi komparis la aliron de Riefenstahl al la beleca idealo de nazia ideologio kaj parolis pri la "fascina faŝismo " de la nova verko de Riefenstahl[2].

Susan Sontag estis regula kunlaboranto de The New Yorker , The New York Review of Books , Times Literary Supplement , The Nation , Granta , Partisan Review, kaj London Review of Books .

Persone redakti

Ŝi havas lesbajn rilatojn ekde la 1970-aj jaroj. En 1989 ŝi renkontis la fotistinon Annie Leibovitz, kun kiu ŝi loĝis en Novjorko.

Ekstera ligilo redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Susan Sontag, Jewish Women's Archive, [arkivo], Jwa.org
  2. (en) Susan Sontag, Fascinating Fascism (artikel over Leni Riefenstahl , en: Under the Sign of Saturn). anti-rev.org (1975).