Susek, serbe Сусек, hungare SzilszegSzuszek estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en Srem (regiono), en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Beoĉin.

Susek situas en la mapo en la verda municipo
Mapo pri municipo Beoĉin
Strato en Susek
Preĝejo de Susek

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Susek situas laŭ dekstra bordo de Danubo. Novi Sad troviĝas 35 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el la 1-a jarcento pri fortikaĵo "Cornacum", pri la vilaĝo en 1332 laŭ tiama hungara ortografio "Zilzegh", pri burgo en 1445. La turkoj akiris la komunumon de Hungara reĝlando en la 1520-aj jaroj. La turkoj menciis tie ortodoksan abatejon en 1549. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 2039 homoj, (serboj en majoritato, slovakoj en minoritato. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Habsburga Imperio, al Szerém, al distrikto de Ilok. Post la 1-a mondmilito la loko apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (kiel parto de Kroatio, depost 1928 al Jugoslavio. En 2002 loĝis en Susek 1132 homoj, (1052 serboj, 28 ciganoj, 13 kroatoj, 5 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti