Tiu ĉi artikolo temas pri la kina termino suspenso. Vidu ankaŭ la artikolon suspensio pri kemia fenomeno kaj suspendo pri dumtempa maldungo - ĉiuj tri vortoj fontas de la sama origina latina vorto 'suspendere' „pendigi, lasi en ŝveba stato“.

Suspenso estas momento en filmodramo, kiam la agado, kvazaŭ haltante, tenas la spektanton en streĉa atento.

La brita reĝisoro Alfred Hitchcock, majstro de suspenso, difinis ĝin ĉi tiel en televida intervjuo, alparole al la intervjuisto: Supozu, ke la spektantoj jam vidis, antaŭ ol ni sidiĝis, ke teroristo kaŝis bombon sub ĉi tiu tablo. Dum ni trankvile parolas pri futbalo, ili pensados nur pri tio, kiam la bombo eksplodos. Suspenso estas la sento de la spektanto, ke li disponas informojn nekonatajn de la aktoro, ke io okazos, kaj ke li atendas ke ĝi okazu.

En liaj filmoj, suspenso ofte baziĝas sur makgufino.