Sutjeska, serbe Сутјеска, rumana Sărcia hungare Szárcsa [sArĉa] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Seĉanj.

Sutjeska troviĝas en (verda) Municipo Seĉanj en Serbio
Mapo pri municipo Seĉanj
Nova ortodoksa preĝejo de Sutjeska
Strato en Sutjeska

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Sutjeska situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ dekstra bordo de Timiş kun ponto al la kontraŭa Neuzina.

Historio redakti

Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Sutjeska 1737 homoj, (1046 serboj (60 %), 491 rumanoj, 58 hungaroj, 31 jugoslavianoj, 24 ciganoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

  • nova ortodoksa serba preĝejo
  • ortodoksa rumana preĝejo

Vidu ankaŭ redakti

 
Ortodoksa rumana preĝejo de Sutjeska