Suzafono estas speco de tubjo, kiun oni konstruis unuafoje laŭ iniciato de la usona komponisto John Philip Sousa, laŭ kiu la instrumento ankaŭ esta nomata. Ĝi estas laŭ funkcio kaj mezuro bastubjo en baza agordo F, E♭ oder B♭ kun 3 aŭ 4 valvoj.

Suzafono

La konstruformo de la suzafono devenas de la helikotubjo, kies (pli malgranda) sonfunelo tamen estas direktita flanken. Oni portas ĝin male al tubjo ne antaŭ, sed ĉirkaŭ la korpo. La alten elstara sonpeco de suzafono kun mallonga, sed tre vaste vastiĝinta sonfunelo direktita proks. 90° antaŭen (diametro proks. 65 cm) estas deprenebla. Je la originala suzafono la funelo tamen montris supren, pro kio oni ankaŭ nomis ĝin pluvokaptilo; vidu ĉi tie[rompita ligilo]. Sousa volis eviti bason rekte celantan en la publikon, pro tio la nun kutima modelo kun antaŭen direktita funelo neniam estis uzata dum lia direktado. Ekde la 1960-aj jaroj ankaŭ estas kutimaj suzafonoj el plasto, kies sonfunelo kaj lasta tuboturniĝo pro la pezoreduktado konsistas el blanka farbita fibromaterialo.

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Sousaphon » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3470247 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)