Suzanne Batra

usona entomologo

Suzanne BATRA, plennome Suzanne Wellington Tubby Batra, naskita la 15-an de decembro 1937 kiel Suzanne TUBBY en Novjorko, estas usona entomologo. Ŝi proponis la biologian nocion "bonsociemo".

En 1964, kvar jarojn post sia edziĝo kun la botanikisto Lekh R. Batra, ŝi doktoriĝis ĉe la Universitato de Kansaso. Ŝi specialiĝis pri studi abelojn. En 1966 ŝi publikigis artikolon pri abeloj, kiu unuafoje menciis la esprimon "bonsociemo" (angle eusociality)[1]. En 1974 ŝi eklaboris por la usona agrokultura ministerio. Ŝi esploris polenadon per abeloj, biologian regadon de fiherboj, konduton de insektoj kaj aliajn entomologiajn temojn.

Notoj redakti

  1. Batra, S. W. T. (1966): Nests and social behavior of halictine bees of India (Hymenoptera: Halictidae). — Indian Journal for Entomology 28, 375–393.

Eksteraj ligiloj redakti