Sivananda Sarasvati (aŭ Svami Sivananda; 8a de septembro 1887 – 14a de julio 1963) estis hinduisma spirita instruisto kaj proponanto de jogo kaj vedanto. Sivananda naskiĝis kiel Kuppusvami en Pattamadai, en la disttrikto Tirunelveli de Tamilnado. Li studis medicinon kaj servis en Brita Malajzio kiel kuracisto ddum kelkaj jaroj antaŭ monaĥiĝi. Li loĝis plej el sia vivo ĉe Muni Ki Reti, Riŝikeŝ.

Svami Sivananda
Kriŝnananda kaj Sivananda (dekstre), ĉirkaŭ 1945
Kriŝnananda kaj Sivananda (dekstre), ĉirkaŭ 1945
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1887 (1887-09-08)
en Pattamadai
Morto 14-an de julio 1963 (1963-07-14) (75-jaraĝa)
en Riŝikeŝ
Lingvoj hindia
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato
Okupo
Okupo filozofoverkisto • aŭtobiografo • joga instruisto
vdr

Li estis la fondinto de la Diviva Societo (DLS) en 1936, de la Jog-vedanta Arbarakademio (1948) kaj aŭtoro de ĉirkaŭ 200 libroj pri jogo, vedanto, kaj vario de temoj. Li establis la Sivanandan Aŝramon, nome sidejo de la DLS, sur la bordo de Gango en Sivanandanagar, je 3 km el Riŝikeŝ.[1][2][3]

Sivananda jogo, nome la joga formo propagata de lia disĉiplo Viŝnudevananda, estas nun disvastigita en multaj partoj de la mondo pere de la Centroj de Sivananda Jogovedanto. Tiuj centroj ne estas aliĝinta al la aŝramoj de Sivananda, kiuj estas regataj de la Diviva Societo, Divine Life Society (DLS).

Notoj redakti

  1. Divine Life Society Britannica.com
  2. Divine Life Society Divine enterprise: Gurus and the Hindu Nationalist Movement, by Lise McKean. University of Chicago Press, 1996. (ISBN 0-226-56009-0). Pp. 164=165.
  3. Swami Shivananda Religion and anthropology: a critical introduction, by Brian Morris. Cambridge University Press, 2006. (ISBN 0-521-85241-2). P. 144.