Sveda Laborista Esperanto-Asocio

La Sveda Laborista Esperanto-Asocio, SLEA (svede Svenska Arbetar-Esperanto-Förbundet) estas Laborista Esperanto-Asocio en Svedio, ligita al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) per la Gotenburga Konvencio.

Sveda Laborista Esperanto-Asocio
esperanto-organizaĵo
Komenco 1921 vd
Lando(j) Svedio vd
Fondinto(j) Einar Adamson vd
Lingvoj

Esperanto
sveda lingvo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Historio redakti

Vidu ankaŭ Esperanto-movado en Svedio: Laborista movado

SLEA estis fondita en 1921 laŭ iniciato de redaktoro Einar Adamson, tiam kun sidejo en Gotenburgo. Komence la asocio havis nur 20 anojn, sed per la gazeto Svenska Arbetar-Esperantisten ĝi baldaŭ havis pli multajn anojn, kaj post dujara laboro la asocio kalkulis 200 anojn. Fine de 1928 la asocio atingis 1 100 anojn. Prezidanto unue estis Adamson, de 1931 la socialdemokrata parlamentano Ernst Eriksson.

Laŭ decido de la asocia kongreso en Stokholmo 1931 la asocio translokiĝis en tiun urbon – la svedan ĉefurbon. Per la translokiĝo estiĝis pli favoraj labor-cirkonstancoj por la asocio. Dum la lastaj tri jaroj de la gotenburga tempo la anaro malkreskis, sed ekde la lokiĝo en la ĉefurbon la asocio denove kreskis. Trovante sin en la centro de la laborista movado de Svedio, ĝi havis pli grandajn eblojn agiti inter la sveda laboristaro, ol ĝi havis pli frue. La 1-an de marto 1933, ĝi havis pli ol 1 400 anojn enregistritajn en 70-o da lokoj kaj 60-o da kluboj.

La eldonkvanto de la gazeto, kies redaktoro de 1931 estis John Johansson, atingas la nombron da 2 500. La asocio eldonis ĉiusomere specialan varbgazeton svedlingvan, nomatan Sommar, ’Somero’, por propagando en laboristaj rondoj.

Agado redakti

Ĉar la asocio speciale laboras inter laboristaj rondoj, ĝi turnis sin al la sindikatoj kun peto pri morala kaj mona helpo. Laŭ la statuto tiaj organizoj ankaŭ povas esti subtenantaj anoj kaj la nombro da aliĝintoj la tiu kondiĉo estis ĉe la jarfino 1932, 96 sindikatoj, abstinencaj loĝioj ktp., kiuj pagis pojare minimume po 5 svedajn kronojn – kelkaj 10 ĝis 50 kronojn.

La asocio posedis propran eldonejon, kiu aperigis verkojn en Esperanta kaj sveda lingvoj.

Kune kun Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj Sveda Instruista Esperanto-Asocio, SLEA permanente fondis la antaŭe provizore fonditan Svedan Esperanto-Instituton, SEI.[1] La tasko por SEI estis instigi kaj kontroli la scion en kaj pri Esperanto, donante pri tio diplomojn post ekzameno, fari statistikon pri la movado, ktp.

En 1928 la sveda socialdemokratia partio ĉe sia kongreso pere de anoj en SLEA faris rezolucion favoran al Esperanto, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de Esperantaj kolumnoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT.

Kun Arbetarnas bildningsförbund (ABF, Kleriga asocio de laboristoj) SLEA intime kunlaboris, kaj dum 1930–1932 la nombro de partoprenantoj en ties studrondoj de Esperanto estis pli ol 9500 – tial, en la sezono 1931–1932, Esperanto estis la duaranga temo de ĉiuj ABF-studrondoj, kaj la nombro tiuepoke konstante kreskis.[2]

SLEA povis dum la Dua Mondmilito plue funkcii tute malkaŝe. Ĝia organo Laborista Esperantisto aperis regule sed en iom pli modesta formo, SLEA havis en 1948 27 sekciojn kun pli ol 500 membroj, kaj krome preskaŭ 100 individuajn membrojn. 85 sindikatoj aliĝis kiel subtenantaj membroj, pagante 5 ĝis 100 kronojn jare. SLEA subskribis la Gotenburgan Konvencion. Plue ĝi kunlaboras kun la neŭtrala SEF koncerne ekzamenojn, ĝeneralan propagandon, ktp. En 1948 la kongresoj de ambaŭ asocioj okazis samloke kaj samtempe.

Grava eldonaĵo de SLEA estas la verketo La Sveda Labo­rista Movado, de Tage Lindbom, tradukita de M. Johanson. Ĉi tiu libreto, preskaŭ centpaĝa kaj ilustrita, donas klaran bildon pri la stato, agado kaj ideologio de la Sveda labo­rista movado. La Sveda Sindikata Asocio liveris la tekston kaj finance subtenis la eldonadon.

Svedaj laboristaj esperantistoj en 1945 organizis kolekta­don de vestaĵoj ktp, por nederlandaj kamaradoj.

Fontoj redakti

  • artikolo pri Laborista esperanto-movado en Svedio, de John Johansson en la Enciklopedio de Esperanto, 1934
  • suplemento al la Gvidlibro pri la esperanto-movado, 1936-1948, de G. P. de Bruin, 1948

Notoj redakti

  1. esperantoinstitut.se, resumo (arkiva kopio de januaro 2018)
  2. J. J-n. (t.e. John Johansson) en Enciklopedio de Esperanto 1934

Eksteraj ligiloj redakti