Sveinn Björnsson (naskiĝis la 27-an de februaro 1881 en Kopenhago, mortis la 25-an de januaro 1952 en Rejkjaviko) estis la unua prezidanto de Islando.

Sveinn Björnsson
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1881 (1881-02-27)
en Kopenhago
Morto 25-an de januaro 1952 (1952-01-25) (70-jaraĝa)
en Rejkjaviko
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Alma mater Universitato de Kopenhago
Partio senpartia vd
Familio
Patro Björn Jónsson vd
Edz(in)o Georgia Björnsson
Infanoj Björn Sveinsson Björnsson
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Unua prezidanto de Islando
Dum 1944 – 1952
Antaŭulo la posteno estas fondita
Sekvanto Ásgeir Ásgeirsson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Sveinn.

Li estis filo de Björn Jónsson.

Sveinn studis juron en Kopenhago kaj estis aktiva politikisto en Islando ekde 1912, kaj poste longe servis kiel ambasadoro en Danlando. Ekde 1940 li estis regento de Islando – pro la fakto ke la dana reĝo ne povis funkcii en tiu rolo pro la germana okupo de Danlando.

Li iĝis prezidanto samtempe de la ekesto de la Islanda Respubliko en 1944. Li estis elektita de la parlamento, diference de siaj posteuloj kiuj elektiĝas rekte de la popolo.

Antaŭe:Prezidanto de IslandoPoste:
neniu1944–1952Ásgeir Ásgeirsson