Svetac estas neloĝata insulo situanta en la Adriatiko, 40 marmejlojn de Split kaj 14,5 marmejlojn okcidente de insulo Vis. Ĝi havas la surfacon de 4,19 km² kaj la plej alta punkto estas Kosa (316 m).

Svetac
insulo [+]

AkvejoAdriatiko

Koordinatoj43° 2′ N, 15° 45′ O (mapo)43.02515.75Koordinatoj: 43° 2′ N, 15° 45′ O (mapo)
Areo4,19 km² (419 ha) [+]

Svetac (Kroatio)
Svetac (Kroatio)
DEC
Svetac
Svetac
Map
Svetac
Vikimedia Komunejo:  Svetac [+]
vdr
Svetac

Oni trovis bizancajn ruinojn sur la insulo. Sur la insulo troviĝas birdaj kolonioj.

La indulo estas dense kovrita de plantoj. La vegetaĵaro estas mediteranea. La dominantaj arboj estas ŝtonkverko kaj la Halepa pino. La marbordo estas ofte kruda. La deklivoj atingas 100 m profundon. Sur Svetac kaj la apuda insuleto Kamik nestas Eleonora falko, sed ankaŭ aliaj raraj birdoj hejmiĝas tie.