Svidník

urbo de Slovakio

Svidník (hungare Felsővízköz, germane Obersvidnik) estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Svidník, kies distriktejo estas. La hungara nomo ĝis 1899 estis Felső-Szvidnyik. La urbo estas kulturcentro de la ukraina kaj rutena minoritatoj.

Svidník
hungare: Felsővízköz, germane: Obersvidnik
urbo
Urbocentro
Blazono
Oficiala nomo: Svidník
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Svidník
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Malaltaj Beskidoj
Muzeo Muzeo de ukraina kulturo
Riveroj Ladomirka, Ondava
Situo Svidník
 - alteco 230 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 20″ N 21° 34′ 04″ O / 49.30556 °N, 21.56778 °O / 49.30556; 21.56778 (mapo)
Areo 19,920 km² (1 992 ha)
Loĝantaro 12 354 (31.12.2004)
Denseco 620,18 loĝ./km²
Unua skribmencio 1330
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 089 01
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 527106
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Svidník
Retpaĝo: www.svidnik.sk
Portalo pri Slovakio
Panoramo de Svidník

Situo redakti

La urbo situas en valo de Ondava, laŭ ĉefvojo Prešov-montotrapasejo Dukla-Pollando, krome estas ĉefvojo al Bardejov. Prešov troviĝas 58 km.

 
En etna ekspozicio en naturo de SNM - Muzeo de ukraina-rutena kulturo troviĝas mastrumaj objektoj el la unua duono de la 20-a jarcento, devenantaj el regiono de Svidník
 
Preĝejo el Nová Polianka estas parto de la etna ekspozicio

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio okazis en 1334. Tiutempe vivis tie paŝtistoj, baldaŭe la loĝantoj okupiĝis ankaŭ pri agrikulturo. En la 15-a jarcento estis du vilaĝoj: Supra kaj Suba Vízköz. En la lasta rusinoj setlis. Ambaŭ vilaĝoj suferis pro poloj kaj husanoj. En 1618 etaĝa nobeldomo konstruiĝis. En la 18-a jarcento pro la tiutempaj militoj la vilaĝoj senhomiĝis. En 1795 familio Szirmay (sirmai) konstruis kastelon kaj aranĝis foirojn jare po 5. Rusoj okupis la komunumon en 1800 kaj 1806. Okazis ĥolero en 1831. En 1910 en la komunumo loĝis 685 da loĝantoj (407 rusinoj, 113 germanoj, 107 hungaroj). Dum la 1-a mondmilito la komunumo detruiĝis. Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de "Felsővízköz", kies distriktejo estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Novembre de 1944 la Ruĝa Armeo trairis la montotrapasejon Dukla kaj komencis liberigi iaman Ĉeĥoslovakion. Estis gravaj bataloj, krome komenciĝis la Slovaka Nacia Ribelo. Tiutempe Suba kaj Supra vilaĝoj unuiĝis, tio urbiĝis en 1964. En 2001 loĝis enurbe 12 428 da homoj, 80% de la loĝantoj estis slovakoj, 13% rusinoj, 4% ukrainoj, 1,5% ciganoj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Felsővízköz naskiĝis hungara politikisto Győző Dvortsák.

Ĝemelurboj redakti

 
Ortodoksa preĝejo en Svidník estis konsekrita en la unua jardeko de la 21-a jarcento