Svilojevo situas en la mapo en la verda munucipo
Preĝejo de Svilojevo

Bazaj informoj redakti

Svilojevo, serbe Свилојево, hungare Szilágyi estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Apatin.

Situo redakti

Svilojevo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Sonta-Apatin. La lasta troviĝas 6 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo fondiĝis en 1899 laŭ inĝeniera plano. La inicianto estis Dezső Szilágyi, kiu donis sian nomon al la moderna nova vilaĝo. Ĝis fine de la 1-a mondmilito Szilágyi apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. Dum disfalo de Jugoslavio alvenis serbaj rifuĝintoj. En 2002 loĝis en Svilojevo 1364 da homoj, (hungaroj 792 (58 %), serboj 403 (30 %), kroatoj 47 kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti