Svinița (serbe: СвињицаSvinjica) estas komunumo en distrikto Mehedinți en Rumanio. Ĝi situas ĉe la Danubo (en la areo de Banat konata kiel Clisura Dunării / Banatska Klisura en la serba), sur la pinto de duoninsulo formita de rivera kurbiĝo. En 2002 ĝia loĝantaro estis plejparte serboj (87,27 %).

Svinița
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Mehedinți
Alinome Свињица serbe
Situo 44° 30′ N, 22° 6′ O (mapo)44.522.106111111111Koordinatoj: 44° 30′ N, 22° 6′ O (mapo)
Svinița (Rumanio)
Svinița (Rumanio)
DMS
Alto super maro 75–135 m
Poŝtkodo 227440
Loĝantaro 1.086 (2007)
vdr
Loko de la komunumo Sviniţa en distrikto Mehedinţi

La nomo Svinjica signifas "la porkejon" aŭ "porketon" en la serba lingvo. La plejparto de la komunumanoj (92,49 %) estas Malnovaj Kredantoj religie.

En la aŭtuno de 1848, la loko estis la okazejo de aŭdaca eskapo de Valaĥiaj revoluciuloj garditaj mallibere per otomanoj. Maria Rosetti kaj Constantin Daniel Rosenthal elvokis la lokan vilaĝestron postuli, ke otomanaj gardistoj transdonu siajn armilojn sur kio estis tiuepoke aŭstria grundo, kaj ĉiuj homoj arestitaj estis sekve liberigitaj.