Svisa franko

valuto uzata en Svislando kaj Liĥtenŝtejno

La svisa franko (germane Schweizer Franken, france franc suisse; itale franco svizzero; romanĉe franc svizzer) estas la valuto de la landoj Svislando kaj Liĥtenŝtejno. Ĝi konsistas el 100 centimoj (germane Rappen, france centimes, itale centesimi, romanĉe raps). La valutokodo laŭ ISO 4217 estas CHF, la nacie kutima mallongigo SFr. aŭ mallonge Fr..

Svisa franko
valuto • franko
Ŝtato: Svislando, Liĥtenŝtejno
Subdivido: 100 centimoj (germane Rappen)
Kodo laŭ ISO 4217: CHF
Mallongigo: Fr., sFr.
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 1,6392 CHF
1 CHF = 0,61 EUR

(09-a de aŭgusto 2007)

vdr
monero de unu svisa franko

Historio redakti

Ĝis la jaro 1798 la produkto de monero estis tasko de la kantonoj de Svislando. Kiam la kantonoj pli unuiĝis al federacio, enkondikiĝis tutsvisa valuto, kiu laŭ la franca modelo havis la nomon "franko". Tamen ekde la jaro 1803 denove la kantonoj respondecis kaj zorgis pri la produktado de moneroj, kaj krom la franko ekzistis pluraj alternativaj specoj de moneroj, kiuj komplike interkalkuliĝis (vidu sube).

Kiam dum 1848 la ŝtato administre pli centriĝis, ree la centra registaro respondecis pri la valuto kaj ekde 1850 produktigis la monerojn. Inter la jaroj 1865 kaj 1927 Svislando estis ŝtatomembro de la latinida valuta unio, kio signifis, ke oraj kaj arĝentaj moneroj el Francio, Belgio, Italio kaj Grekio estis oficialaj pagiloj en Svislando kaj cirkulis tie. La moneroj produktiĝas de la oficiala monerofarejo de la svisa federacio, kiu intertempe havas la anglecan nomon swissmint.

Antaŭ la jaro 1850 - kiel en la najbara ŝtato Aŭstrio - la ĉefa valuto estis la guldeno, kiu egalvaloris al 20 groŝoj (germane Groschen), al 60 krucmoneroj (Kreutzer), al 240 pfenigoj (Pfennige) kaj al 480 heleroj (Heller). Apud tiuj moneroj ankaŭ cirkulis aliaj valutoj, ekzemple la "brabanta talero, kiu egalis al 2 guldenoj kaj 42 krucmoneroj, respektive egalis al 5 frankoj kaj 72 centimoj. Dum la jaro 1852 33 guldenoj egalis al 70 novaj frankoj.

Monbiletoj unue eldoniĝis en la komercaj kaj kantonaj bankoj de Svislando. Dum 1907 la nove fondita Svisa Nacia Banko (SNB) kiel centra banko ricevis la monopolon pri produktado de monbiletoj.

La svisa franko ekster Svislando redakti

Dum la jaro 1924 la svisa franko ankaŭ enkondukiĝis en Liĥtenŝtejno, kie antaŭe validis la tiuepoka valuto de Aŭstrio. Oficialan valutokontrakton la ŝtato Liĥtenŝtejno kun Svislando tamen nur subskribis dum 1980.

La oficiala valuto de la itala eksklavo Campione d'Italia estas la svisa franko. Büsingen am Hochrhein oficiale uzas la valuton Eŭro, kvankam neoficiale plej ofte uziĝas la svisa franko.

Moneroj redakti

Regulaj moneroj redakti

La sekvaj moneroj ĝis hodiaŭ produktiĝas:

Valoro Motivo Metalo Diametro Dikeco Pezo
5 centimoj kapo de la figuro Libertas (libero) kupro-aluminio-nikelo 17.15 mm 1.25 mm 1.8 g
10 centimoj kapo de la figuro Libertas (libero) kupro-nikelo 19.15 mm 1.45 mm 3 g
20 centimoj kapo de la figuro Libertas (libero) kupro-nikelo 21.05 mm 1.65 mm 4 g
50 centimoj staranta figuo Helvetia (la personigo de Svislando) kupro-nikelo 18.20 mm 1.25 mm 2.2 g
[1 franko staranta figuo Helvetia kupro-nikelo 23.20 mm 1.55 mm 4.4 g
[2 frankoj staranta figuo Helvetia kupro-nikelo 27.40 mm 2.15 mm 8.8 g
5 frankoj paŝtisto (ofte oni supozas, ke povus temi pri Wilhelm Tell) kupro-nikelo 31.45 mm 2.35 mm 13.2 g

Enkasiĝis kaj ne plu produktiĝas la moneroj de unu kaj du centimoj.

Kiel ŝtatonomo sur ĉiuj moneroj en la "neŭtrala" latina lingvo estas notitaj la vortoj „Confoederatio Helvetica“ (konfederacio svisa) aŭ „Helvetia“ (Svislando).

La plej aĝaj nuntempe ankoraŭ validaj moneroj de Svislando estas tiuj de 10 centimoj el la jaro 1879. Ĝis hodiaŭ la motivo kaj materialo ne ŝanĝiĝis.

La motivo de la moneroj de 2 frankoj ne ŝanĝiĝis ekde la jaro 1874, tamen la nacia banko enkasigis la eldonojn ĝis 1967, ĉar ilia materia valoro de arĝenta alojo superis la sumon de 2 frankoj, kaj de tiam produktiĝas el kupro-nikelo-alojo. Same ankaŭ ĉiuj aliaj moneroj, kiuj enhavis arĝenton, enkasiĝis, kaj hodiaŭ ĉiuj specoj de moneroj en Svislando konsistas el kupro kaj nikelo, krom la 5-centima monero el kupro-aluminio-nikelo.

Specialaj moneroj redakti

La svisa nacia banko ekde la jaro 1936 foje kaj ekde 1974 eldonas specialajn monerojn. Ĝis la jaro 1991 temis pri 5-frankaj moneroj, kiuj laŭ siaj teknikaj datumoj identis al la regulaj 5-frankaj moneroj kaj nur havis pli raran motivon. Ekde tiam produktiĝis moneroj en valoro de 10 frankoj, 20 frankoj (20 g da arĝento) kaj 50 frankoj (11,29 g da oro). Ilia oficiala valoro estas laŭleĝe garantiita, sed ne eblas kontante pagi per ili.

La valutokontrakto inter Liĥtenŝtejno kaj Svislando de la jaro 1981 ebligas al la pli eta ŝtato produkti kaj cirkuligi proprajn specialajn monerojn. Oficialaj pagiloj tiuj moneroj tamen nur estas ene de Liĥtenŝtejno.

Monbiletoj (malnovaj) redakti

La aktuela, oka serio de monbiletoj, enkondukita dum la jaro 1995, enhavas ses specojn de monbiletoj kun la sekvaj portretoj:

Per tiuj monbiletoj inter la jaroj 1995 kaj 1998 anstataŭiĝis la antaŭa serio, kiu anstatau la 200-franka enhavis 500-frankan monbileton.

Liĥtenŝtejno laŭ la aktuala valutokontrakto kun Svislando ne rajtas eldoni proprajn monbiletojn.

Novaj monbiletoj ekde la jaro 2010 redakti

Ekde la jaro 2010 eldoniĝas nova, naŭa serio de monbiletoj. La dezajnan konkurson gajnis la grafikistino Manuela Pfrunder.

Iom da historio redakti

La duan serion de monbiletoj, kiu validis ekde la jaro 1911, enkasiĝis ekde oktobro 1958, sed ankoraŭ validis ĝis la jaro 1980, cetere kun du pliaj artistoj dezajnis la svisa pentristo Ferdinand Hodler - la patro de Hector Hodler, la fondinto de UEA.

Protekto kontraŭ falsado redakti

La aktualaj monbiletoj de la oka serio estas la plej falsimunaj monbiletoj de la mondo. Ili havas ĝis 18 diversajn sekurecajn karakterizaĵojn, kiuj praktike malebligas falsadon.

Eksteraj ligiloj redakti