Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Svojanov (apartigilo)

Kampurbo Svojanov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, ĉe la ŝoseo n-ro 364 inter Bystré kaj Brněnec, 17 km sudoriente de la urbo Polička kaj 16 km okcidente de la urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 360 loĝantoj (2023).

Svojanov
germane Swojanow
kampurbo
Vido al Svojanov el burga turo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Svojanov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro
Memorindaĵo Svojanov burgo
Rojo Křetínka
Situo Svojanov
 - alteco 460 m s. m.
 - koordinatoj 49° 37′ 29″ N 16° 24′ 36″ O / 49.62472 °N, 16.41000 °O / 49.62472; 16.41000 (mapo)
Areo 13,89 km² (1 389 ha)
Loĝantaro 360 (2023)
Denseco 25,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1287
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 73 ĝis 569 92
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578843
Katastraj teritorioj 3
Partoj de kampurbo 6
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Svojanov
Retpaĝo: www.mestyssvojanov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bystré, Rohozná, Bělá nad Svitavou, Bohuňov, Trpín, Lavičné, Vítějeves, Kněževes kaj Hartmanice.

Partoj de kampurbo redakti

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 626
18801 779
18901 958
19002 028
19102 079
19211 683
JaroLoĝantoj
19301 657
1950998
19611 011
1970811
1980611
1991486
JaroLoĝantoj
2001412
2014379
2016368
2017372
2018367
2019367
JaroLoĝantoj
2020368
2021376
2022359
2023360

Memorindaĵoj redakti

Burgo Svojanov redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Svojanov (burgo).

Origine reĝa burgo Svojanov, pli frue nomata Fürstenberg, estis fondita de Přemysl Otakar la 2-a ĉirkaŭ la jaro 1260. En subburgejo ekestis vilaĝo, nuntempa kampurbo Svojanov. Post morto de la reĝo en batalo sur Morava kampo akiris la burgon Záviš el Falkenštejn per nupto kun reĝino Kunhuta. En la jaro 1421 Svojanov sieĝis Jan Žižka, en jaroj 1642 - 1645 ĉi tie estis svedaj trupoj kaj en decembro 1798 tra ĉi tie iradis rusaj trupoj kontraŭ Napoleono.

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo estas malfrugotika, konstruita en la jaro 1887. Ĝi estas ununava kun malpli larĝa profunda, duoncirkle fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj prisma turo en okcidenta fronto. Fasadoj estas membrigitaj per lizenoj. La presbiterejo estas volbita per du plataĵoj kun rondaj speguloj en centroj, sur vandoj estas pentritaj iluziaj pilastroj. En sakristio estas kruca kresteta volbo, la navo estas platplafona.

La ĉefaltaro estas empira kun figuraj lignoskulptaĵoj, la predikejo kun figuraj reliefoj estas el la unua duono de 18-a jarcento, onidire el nuligita monaĥejo en Sedlec apud Kutná Hora, sabloŝtona baptujo estas gotikforma. Tre valora estas bildo de Sankta Johano Nepomuka el la unua duono de 18-a jarcento. Pliaj bildoj estas Bapto en Jordano kaj Murdo de Sankta Venceslao el la 18-a jarcento. Hostimontrilo kun blazono de familiaro Záruba el Hustířany estas el la jaro 1698. Ses antikvaj stanaj kandelingoj kun blazono de familiaro Rašín estas el la jaro 1664.

Kapeleto redakti

Ĉe la vojo sub la preĝejo troviĝas kapeleto de Sankta Johano Nepomuka el la dua duono de 18-a jarcento kun popoldevena statuo de la sanktulo.

Statuo redakti

Antaŭ la burgo estas baroka statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1718.

Pliaj konstruaĵoj redakti

  • Paroĥestrejo estas baroka el la jaro 1777 kaj ŝtona kruco antaŭ ĝi el la jaro 1872
  • En la vilaĝo estas kelkaj konstruaĵoj de popola arĥitekturo de polička tipo

Preĝejo en Starý Svojanov redakti

Preĝejo de Sankta Nikolao episkopo estis konstruita komence de la 14-a jarcento en gotika stilo kaj en la jaroj 1680 - 1682 rekonstruita baroke. Ĝi estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo, en okcidenta flanko de la navo estas pintarka portalo. La presbiterejo estas volbita kruce, triumfa arko estas vasta duoncirklo, la navo estas platplafona. En okcidenta parto estas ĥorejo sur lignaj kolonetoj.

En la jaro 1924 estis ĉi tie malkovritaj gotikaj freskoj el tempo de Karolo la 4-a. En la jaro 1931 ili estis restaŭritaj de akademia pentristo Max Duchek: en presbiterejo Anunciacio, sur fenestraj embrazuroj profetoj, sur norda vando Morto de Sankta Maria, sur suda vando Sankta Nikolao, sur volbo Kristo la Juĝanto en mandrolo kun genuantaj Sankta Maria kaj Sankta Johano Baptisto, Tri anĝeloj kun torturiloj de Kristo, steloj, Suno, Luno, en la navo super Triumfa arko zono Sufero de Kristo, sur norda vando Adorado de Tri Reĝoj, Oferado de Kristo en templo, Sankta Kristoforo, Kristo la Juĝanto en mandrolo kun genuantaj Sankta Maria kaj Sankta Johano Baptisto, Du anĝeloj kun torturiloj de Kristo. La ekipaĵo estas pseŭdogotika. En la jaroj 1999 - 2003 okazis plua rekonstruo de la preĝejo inkluzive de freskaj ornamaĵoj. Preĝejo en Starý Svojanov per sia arta valoro frapante superas nivelon de regionaj konstruaĵoj.

Kapelo Majdalenka redakti

En katastra distrikto de la vilaĝo Předměstí estas kapelo de Sankta Maria Magdalena, alinomata karese Majdalenka. La kapelon kreas presbiterejo de disfalita preĝejo. Laŭ legendo tio estas resto de monaĥejo, perdiĝita dum husanaj militoj. Pli malfrue estis ĉi tie ermitoj, kiuj zorgis pri la preĝejo kaj fontejo de kuracakvo kaj banejo ĉe ĝi. En la 18-a jarcento la preĝejo dezertiĝis, perdiĝis ermitejo kaj ankaŭ la banejo. En la jaro 1827 la presbiterejo estis nove tegmentita kaj pliaj riparoj estis faritaj en la jaroj 1935, 2000 kaj 2006. Je festo de Magdalena okazas ĉi tie pilgrimado, renkontiĝas kaj amuziĝas ĉi tie multaj homoj el vasta ĉirkaŭaĵo.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti