Swansea

urbo en Kimrio

Swansea (pron. /ˈswɒnzi/), kimre Abertawe (pron. /ˌabɛrˈtawɛ/, buŝo de Tawe), estas urbo kaj distrikto en Kimrio. Ĝi situas ĉe la suda marbordo de Kimrio kaj estas ĝia dua plej granda urbo.

Swansea / Abertawe
urbo • urbego

Blazono

Blazono
Devizo: Floreat Abertawe
Administrado
Lando Kimrio
Ĝemelurboj Mannheim, Pau, Cork
Poŝtkodo SA1-SA7
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 226 400
Loĝdenso 597 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 37′ N, 3° 57′ U (mapo)51.616666666667-3.95Koordinatoj: 51° 37′ N, 3° 57′ U (mapo)
Alto 0 m
Areo 378 km² (37 800 ha)
Horzono UTC±00:00 [+]
Swansea / Abertawe (Kimrio)
Swansea / Abertawe (Kimrio)
DEC
Swansea / Abertawe
Swansea / Abertawe
Situo de Swansea / Abertawe
Swansea / Abertawe (Britio)
Swansea / Abertawe (Britio)
DEC
Swansea / Abertawe
Swansea / Abertawe
Situo de Swansea / Abertawe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Swansea [+]
vdr

Sian nunan grandecon ĝi atingis en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiam ĝi iĝis centro de peza industrio. Tamen almigrado tien neniam atingis la saman altan gradon kiel en Cardiff aŭ la orientaj valoj de suda Kimrio.

La angla nomo Swansea kredeble deriviĝas de Sweyn's Ey (en kiu "ey" estas malnova nordula vorto por "insulo") kaj devenas el la tempo, kiam vikingoj prirabis la sudan kimran bordon. Tial angle oni prononcas ĝin sŭonzi kaj ne sŭonsi, laŭ la triviala etimologio "swan-sea" (=cigna maro).

Swansea ricevis urbajn rajtojn nur en 1969, kiam Princo Karlo ricevis la titolon de Princo de Kimrujo; la princo promulgis la decidon je la 3-a de julio 1969 dum rondiro tra Kimrio. En 1982 la urbo eĉ ricevis la rajton je ĉefa ("lorda") urbestro.

Swansea posedas gravan marhavenon, kiu forte kontribuis al ĝia industria evoluo. Ekzistis ankaŭ persona ŝiptrafiko al Cork en Irlando, sed en 2007 ĝi ĉesis, ĉar ne eblis ĝustatempe aĉeti novan pramŝipon.

Kimra lingvo redakti

Dum censo en 2001 22,5 % de la urbanoj deklaris, ke ili certagrade regas la kimran lingvon. Tio donas al Swansea la 11-an lokon inter la 22 regionoj de Kimrio. Ekzistas kimralingva gazeto nomiĝanta Wilia.

Konataj urbanoj redakti

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj estas

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti