Syngenta

Syngenta estas la plej granda agrokomerca entrepreno kaj estas la unua konzerno dismonde, kiu koncentriĝas nur je la agrokomerco. La entrepreno estas merkat-gvidanto en la plantoprotektado (Syngenta Crop Protection) kaj en la alia "komercaj semoj" (Syngenta Seeds) la tria. La enspezo de la firmao estis en 2005 ĉ. 8,1 miliardoj da usonaj dolaroj. Syngenta havas ĉ. 19.000 dungitojn en pli ol 90 landoj.

Syngenta Group Co., Ltd.
Syngenta Group Co., Ltd.
entrepreno vd
Dum 2020 - nekonata/nuntempe
Jura formo kapitala societo
Fondita en 2020
Sidejo Ŝanhajo (Ĉinio)
Estr(ar)o Erik Fyrwald]] (Chief Executive Officer)
Dungitoj 53.000 (2021)
Spezosumo 28.2 miliardoj $ (2021)
Posedata de ChemChina • Sinochem Group vd
filiaj kompanioj Syngenta • Adama Agricultural Solutions Ltd. • Sinofert Holdings vd
TTT www.syngentagroup.com/en
vdr
Syngenta, Basel

Syngenta estas tre aktiva en la bioteknologio ("gentekniko").

Historio redakti

La entrepreno estiĝis per fuzio de la agropartoj de Novartis kaj AstraZeneca (2000). Post tio okazis multaj aĉetoj kaj kooperado, kiuj kreskigis la entreprenon.

La firmao komplete identigis DNA -sekvencon de la riz-genomo (2001) (en kunlaboro kun Myriad Genetics Inc.). Ĝi enkondukis en 2003 novan hordeosorton Colossus.

Syngenta havas ĉefsidejon en Basel kaj tri gravajn esplorejojn en Stein (Svislando), Bracknell (Britio) kaj North Carolina (Usono).

Eksteraj ligiloj redakti