Syntagma musicum
(Alidirektita el Syntagma Musicum)
La Syntagma musicum apartenas al la muziksciencaj verkoj de Michael Praetorius. Ĝi estas unu el la plej gravaj verkoj de historia-muzikteoria literaturo kaj ampleksas 3 volumojn:
- Volumo 1: De Musica Sacra (Wittenberg 1614/15)
- Discursus de Musica Choreali et veterum Psalmodia.
- Comentarii de Missodia vel Leturgia summa.
- Explicatio Matutinae et vespertinae Leturgiae: cum aliis annexis.
- Contemplatio Musicae Instrumentalis Ecclesiasticae, cum in Veteris, tum Novi Testamenti Ecclesia usitatae.
- Volumo 2: De Organographia (Wolfenbüttel 1619)
- Aller Musikalischen Alten und Neuen /.../ Instrumenten Nomenklatur (nomaro de ĉiuj malnovaj kaj novaj muzikiloj
- Der Alten und Neuen Orgeln gewisse Beschreibung (Priskribo de malnovaj kaj novaj orgenoj)
- Volumo 3: (Wolfenbüttel 1619)
- Die Bedeutung/ wie auch Abtheil und Beschreibung fast aller Nahmen/ der Italianischen/ Franzößischen/ Englischen und jetziger zeit in Teutschland gebräuchlichen Gesänge (La signifo samkiel la speco kaj priskribo de la italaj, francaj, anglaj kaj nuntempe en Germanio kutimaj kantoj)
- Was im singen/ bey den Noten und Tactu, Modis und Transpositione, Partibus seu Vocibus und unterschiedenen Choris, Auch bey den Unisonis unnd Octavis zu observiren
- Wie die Italienische und andere Termini Musici ... zu gewehnen seyn
Syntagma musicum | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Michael Praetorius |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1614 |
Ĝenro | eseo |
Ĝi estas ĝis hodiaŭ ege grava, ĉar ĝi liveras valorajn informojn por la studado de la historiema koncertpraktiko kaj de la histori(em)a muzikinstrumento-konstruo.
En la aldono de la 2-a volumo troviĝas desegnaĵo de historiaj instrumentoj laŭskale fidindaj. Tiuj ĉi estas gravaj fontoj por la historiema muzikokonstruo.
Literaturo redakti
- Michael Praetorius: Syntagma musicum. 3 Bde. Bärenreiter Verlag, Kassel 1958-59. ISBN 3761815271