Synthliboramphus estas eta genro de marbirdoj de la familio de aŭkedoj el Norda Pacifiko. Ĝi konsistas el kvar specioj:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
'''Synthliboramphus'''

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: ''Synthliboramphus'' 'Synthliboramphus'
Specio: '''Synthliboramphus''' ''Synthliboramphus''
= Brandt 1837
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La unuaj du specioj estis formale konsideritaj samspecifaj, kaj estas foje separataj en la genro Endomychura.

Oni konas fosiliajn restaĵojn de almenaŭ 2 prahistoriaj specioj: nepriskribita Synthliboramphus sp. El Malfrua Mioceno aŭ Frua Plioceno (ĉ. 5 mya) de insulo Cedros, Meksiko kaj Synthliboramphus rineyi el Malfrua Plioceno (ĉirkaŭ 3.5-2 mya) San Diego ĉe sudokcidenta Usono.

Tiuj birdoj reproduktiĝas en kolonioj, kie demetas la ovojn rekte inter arboradikoj aŭ sur rokaj truoj. Ili estas noktaj birdoj en la reproduktaj teritorioj, eble por eviti predadon, kaj pro la sama kialo la frumaturaj idoj ne estas manĝigataj ĉe la nesto, sed male ili estas alportitaj ĉemare post paro da tagoj post eloviĝo. La gepatroj alvokas la idojn el marinterno kaj la idoj naĝas al ili interniĝante sin en la maron dumnokte.

La specioj de la genro Synthliboramphus disiĝas en la maro post la reprodukta sezono kaj la plej nordaj specioj migras suden.

La aŭkoj de la genro Synthliboramphus estas etaj, kun ĉefe nigraj supraj partoj kaj blankaj mallongaj flugiloj. Tiuj birdoj nutras sin kiel aliaj aŭkoj subnaĝante. Ili manĝas ĉefe fiŝojn, kaj ankaŭ kelkajn krustulojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn.

Referencoj redakti