Bisericani
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Székelyszentlélek)
Bisericani [biserikanj] (hungare Székelyszentlélek aŭ Szentlélek (Románia)) estas vilaĝo en Valea Feernicului, en Rumanio, nordokcidente de Odorheiu Secuiesc. Administre ĝi apartenas al la komunumo Lupeni.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 584 loĝantojn (hungaroj); en 1992 632 (hungaroj).
Historio redakti
Ĝi estis unue menciita skribe en 1566. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely). Dénes Balázsi instruisto pri la hungara kaj rumana lingvoj establis en 1977 etnografian muzeon.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Bibliografio redakti
- Székelyszentlélek 670 éve (vilaĝmonografio). Red. Dénes Balázsi. Verkis: 1-a volumo: D-o P. Benedek Fidél; 2-a volumo: Balázsi Dénes
Renomaj personoj redakti
- Dénes Balázsi instruisto,lokhistoriisto, etnografo
- Fidél P. Benedek (3-a de oktobro 1907 - 26-a de majo 1979, Sântimbru), franciskano, eklezia historiisto.