Szőc
Szőc [sOc] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Ajka. La slavdevena loknomo signifas: vilaĝeto.
Szőc | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8452 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 460 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 1′ N, 17° 31′ O (mapo)47.02068888888917.513419444444Koordinatoj: 47° 1′ N, 17° 31′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 7,55 km² ( 755 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Szőc [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 8452
- Telefonprefikso: 88
Geografio redakti
Szőc situas en montaro Bakony, laŭ traira flankovojo. Ajka troviĝas je 12, Veszprém (urbo) je 40, Budapeŝto je 147 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1272 en formo Zelch. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1750 la tiama posedanto familio Esterházy venigis germanojn. Dum la socialismo oni minis baŭksitojn. En Szőc migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- baroka katolika Preĝejo Sankta Floriano (Szőc) trakonstruita en 1770
- kapelo omaĝe al Sankta Georgo
- kapelo omaĝe al Maria
- restaĵoj de romanika preĝejo nomata Dabaspuszta
- ŝtonminejoj