FÉNYES Szabolcs (fe:njeŝ) estis hungara komponisto naskita en Nagyvárad la 30-an de aprilo 1912 kaj mortinta en Budapest la 12-an de oktobro 1986.

Szabolcs Fényes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1912 (1912-04-30)
en Oradea
Morto 12-an de oktobro 1986 (1986-10-12) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Rózsi Csikós
Parencoj Elek Fényes
Csilla von Boeselager
László Fényes
Ildikó Fényes
Okupo
Okupo komponisto • filmkomponisto • teatrestro
vdr

Biografio redakti

Fényes studis muzikon ĉe Albert Siklós. Post la sukceso de sia opereto Maya (1931) inter 1931 kaj 1934 li laboris en Berlino, kie li komponis kelkajn kanzonojn interalie por Zarah Leander. Ekde 1942 ĝis 1949 kaj inter 19571960 li estis direktoro de operetteatro de hungara ĉefurbo, inter 19491957 li estis muzikgviddanto de Vidám Színpad. Li komponis proksimume 600 kanzonojn, pli ol cent filmmuzikajn komponaĵojn kaj ĉirkaŭ 45 muzikteatrajn komponaĵojn.

Ĉefaj muzikteatraj komponaĵoj redakti

  • Maya (1931);
  • Manolita (1932);
  • Az ördög nem alszik (1940);
  • Vén diófa (1942);
  • Rigó Jancsi (1947);
  • Szombat délután (1954);
  • Szerencsés flótás (1955);
  • Dolarpaĉjo (1956) muziko por la filmo
  • Duna parti randevú (1957);
  • Majd a papa (1958);
  • A csók (Dóczi L. vígjátéka, 1968);
  • A kutya, akit Bozzi úrnak hívnak (1976);
  • Florentin kalap (1979).

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti