Szatmárcseke [ˈsɒt̪maːɾ̪ʧɛkɛ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Fehérgyarmat.

Klasikisma marmora tomba monumento de Szatmárcseke

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, kiu samtempe estas limo inter Hungario kaj Ukrainio, laŭ traira flankovojo. Nyíregyháza troviĝas 94, Vásárosnamény 29, Fehérgyarmat 17 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1181 en formo Cseke, kiel ekleziejo. Parto de kampoj longe apartenis al familio Kölcsey (kolĉei). La komunumo multe suferis de turkoj, aŭstroj, inundoj, ĥoleroj. En 1865 incendio okazis. En 1920 la vilaĝo trovis sin apud limo de Ĉeĥoslovakio.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, apoteko, klubo de gemaljunuloj, policano.

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo de 1729, en 1865 la turo bruldetruiĝis, en 1920 renoviĝis
  • klasikisma katolika preĝejo de 1841, en 1866 turo rekonstruiĝis, en 1901 renoviĝis, en 2003 la tegmento bruldetruiĝis
  • La vilaĝo famas en Hungario pro la ĉ. 600 boatoformaj kverkaj tombofostoj en la loka tombejo. Ili plej verŝajne rezervas memoron de iama kunboata entombigo.
  • skulptaĵo pri Ferenc Kölcsey
  • iama loĝdomo de malriĉulo el la 18-a jarcento

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti