Szeleste [seleŝte] estas unuigita malgranda vilaĝo kaj banloko en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár.

Kastelo de Szeleste

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Szeleste situas apud la ĉefvojo inter Szombathely kaj Győr, laŭ la fervojo Szombathely-Hegyeshalom.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1270. Komence estis du vilaĝoj hungara kaj germana Szeleste, poste havis la nomon supra kaj suba Szeleste, kiuj unuiĝis en 1950. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo.

Vidindaĵoj redakti

En la 19-a jarcento konstruiĝis Kastelo Festetics (Szeleste), iom poste arboreto ĉirkaŭas ĝin. La suba vilaĝparto havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Nomo de Dipatrino (Virgulina Maria), en la supra vilaĝparto estas romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo. Apud la vilaĝo estas funkcia termala banejo.

Famaj nomportantoj redakti