Szepes

Tiu ĉi artikolo temas pri historia departemento en Hungara reĝlando. Pri nuntempa Spiŝo temas artikolo Spiŝo (regiono).

Szepes (slovake Spiš, latine Scepusium pole Spisz, germane Zips estis nomo de historia departemento en Hungara reĝlando.

Szepes
slovake Spiš, germane Zips, pole Spisz
historia departemento
Spiŝa burgo
Blazono
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Memorindaĵoj Spiŝa burgo, Spiŝa Kapitulo
Riveroj Poprad, Hornád
Administra centro Lőcse
Areo 3 668,0 km² (366 800 ha)
Loĝantaro 172 867 (1910)
Denseco 47,13 loĝ./km²
reĝa departemento en Hungara reĝlando antaŭ Traktato de Trianon
reĝa departemento en Hungara reĝlando antaŭ Traktato de Trianon
reĝa departemento en Hungara reĝlando antaŭ Traktato de Trianon
Situo de la reĝa departemento en Hungara reĝlando
Situo de la reĝa departemento en Hungara reĝlando
Situo de la reĝa departemento en Hungara reĝlando
Vikimedia Komunejo: Spišské Podhradie
Portalo pri Slovakio

Szepes reĝa departemento etendiĝis plejparte en nordorienta parto de hodiaŭa Slovakio.

Ties malgranda parto situas en hodiaŭa suda Pollando, inter riveroj Dunajec kaj Biela voda kaj ŝtatlimo kun Slovakio.

Hodiaŭ tio estas nur historia nomo de apartenanta teritorio sen politika subjektiveco (samkiel Burgundio aŭ Eŭskio en Francio) resp. markigo de unu el oficialaj turismaj regionoj de Slovakio, sed inter popolo la nomo de tiu ĉi regiono estas senĉese uzata.

Historio redakti

Tiu regiono ne menciiĝas en dokumentoj en la 11-a jarcento, tial oni supozas, ke ĝi estis neloĝata aŭ apenaŭ loĝata. Post jarcento limgardistoj alvenis por defendi limojn de Hungara reĝlando, poste alvenis saksoj kaj aliaj popoloj. Baldaŭe nova reĝa departemento formiĝis. Dum la historio estis grava la komercado. En 1412 reĝo Sigismundo hipotekis 16 urbojn el Szepes al Pollando. En 1848-1849 la hungara armeo en Branyiszkó faris grandan venkon kontraŭ la Habsburgoj. En 1918 granda parto iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, pli malgranda parto aldoniĝis al Pollando kaj finiĝis la hungara dominado.

21.11.1939: Tria Regno, interkonsente kun Slovakio, cedis al ĝi 586 km² (en Spiŝo kaj Oravio) de okupata pola teritorio - la aneksitaj komunumoj revenis post subskribo de la pola-ĉeĥoslovaka protokolo el la 20-a de majo 1945.

Demografio redakti

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio redakti

Estis 8 distriktoj, la nomoj estas la samaj de distriktejo:

Leibic, Poprád, Szepesbéla kaj Szepesolaszi estis konsilantrajtaj urboj.

La departemento troviĝas en Karpatoj, centre ĉe Altaj Tatroj. La plej granda rivero estas Hornád.

La hipotekitaj urboj redakti

Ne plu ĉiuj estas urboj.

En 1772 la urboj denove apartenis al Szepes, ĝis 1870 en formo de aŭtonomio.

Eksteraj ligiloj redakti