Szilárd Rökk
Szilárd Rökk [silArd rok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rökk Szilárd estis hungara advokato, mecenato.
Szilárd Rökk | |
---|---|
Szilárd Rökk | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1799 en Előszállás |
Morto | 25-an de septembro 1888 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | juristo |
Szilárd Rökk[1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1799 en Előszállás, li mortis la 25-an de septembro 1888 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Szilárd Rökk frekventis bazlernejon en Dunaföldvár, li maturiĝis en Pest (urbo), poste li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1820, pli poste li malfermis advokatan atelieron. Li aranĝis jurajn aferojn de gravaj nobelaj familioj. Ekde la 1850-aj jaroj li vojaĝadis precipe al Italio kaj Svislando. Spite tion li estis ŝparema homo. Li neniam edziĝis kaj postmorte lian riĉan havaĵon heredis pluraj sciencaj, artaj organizaĵoj, hospitaloj, orfejoj ktp.