Szob

Hungaria urbo

Szob [sob] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szob, kies centro ĝi estas.

Szob
Hungaria urbo • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2628
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 501  (2023) [+]
Loĝdenso 125 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 49′ N, 18° 52′ O (mapo)47.81777777777818.866666666667Koordinatoj: 47° 49′ N, 18° 52′ O (mapo) [+]
Areo 20,07 km² (2 007 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Szob (Pest)
Szob (Pest)
DEC
Szob
Szob
Situo de Szob

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Szob [+]
vdr
Rivero Ipel ĉe Szob

Situo redakti

Szob situas laŭ maldekstra bordo de Danubo ĉe la Danubkurbiĝo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Bratislavo. Vác troviĝas 30, Budapeŝto 64 km. Sur la Danubo ekskursoŝipoj trafikas, la unua vaporŝipo ekde 1818 preterflosis. La urbo estas voja kaj fervoja limpasejo al Slovakio. Apude estas kunfluejo de Ipel kaj Danubo.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1280. La komunumo suferis multe en la turka erao, poste precipe slovakoj alvenis. La unua fervojo alvenis en 1850.

La urbeto troviĝas inter Danubo kaj montaro Börzsöny (borzonj), tial ĝi estas ŝatata ekskursejo kaj feriejo. Sur la deklivoj oni produktas frambojn, kiu karakterizas la ĉirkaŭaĵon. En Szob funkcias uzino pri frambosukoj. Szob urbiĝis en 2000.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas Muzeo pri Börzsöny kaj Preĝejo de Sankta Ladislao (Szob), kies turo estas 48 m-ojn alta.

Famuloj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Fora panoramo de Szob
 
Katolika preĝejo de Szob