Tábor

distrikta urbo en Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en samnomata distrikto. Pri parto de municipo Velké Heraltice temas artikolo Tábor (Velké Heraltice).

Tábor (germane Tabor) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la norda parto de Sudbohemia regiono, sur la rivero Lužnice, 80 km sude de la ĉefurbo Prago kaj 60 km norde de České Budějovice. Unike konservita mezepoketosa historia urbo proklamita kiel protektata monumentrezervejo, origine fondita de husanoj kaj nomita laŭ la biblia monto Tabor. Vivas ĉi tie 34 301 loĝantoj (2023).

Tábor
germane Tabor
urbo
La okcidenta flanko de Placo de Žižka kun Malnova urbodomo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Tábor
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Tábor
Administra municipo Tábor
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro
Katakomboj Katakomboj en Tábor
Rivero Lužnice
Situo Tábor
 - alteco 437 m s. m.
 - koordinatoj 49° 24′ 52″ N 14° 39′ 35″ O / 49.41444 °N, 14.65972 °O / 49.41444; 14.65972 (mapo)
Areo 62,22 km² (6 222 ha)
Loĝantaro 34 301 (2023)
Denseco 551,29 loĝ./km²
Fondo 1420
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 390 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0317
NUTS 5 CZ0317 552046
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 15
Bazaj setlejunuoj 35
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tábor
Retpaĝo: www.tabor.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Elaviadila vido al Tábor

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Košín, Radimovice u Tábora, Balkova Lhota, Svrabov, Libějice, Turovec, Dražice, Radimovice u Želče, Sezimovo Ústí, Ratibořské Hory, Chýnov, Nová Ves u Chýnova, Planá nad Lužnicí, Chotoviny, Slapy kaj Nasavrky (distrikto Tábor).

Tábor estas grava centro de turismo, trafiko, industrio, kulturo kaj klerigado en la regiono.

Historio redakti

Laŭ trovaĵoj la loko estis loĝata jam en la tempo de keltoj. En la 2-a duono de la 13-a jarcento estis konstruita burgo Burgejo. Apud la burgo elkreskis loĝdomaro de urba tipo. Fundamenton de la nuna Tábor metis Jan Žižka el Trocnov en la jaro 1420. Tiam ĝi estis zorgeme riparita, fortikigita kaj ĝi antaŭiĝis inter ĉiujn bohemiajn urbojn. Imperiestro Zigmundo la 1-a, en klopodo favorigi por si la urbon, avancigis Táboron en la jaro 1437 je reĝa urbo. En la jaro 1452 landa administranto Jiří z Poděbrad humiligis la urbon, li konkeris ĝin, kaj Tábor devis subiĝi al ĝenerala landa ordeno.

Politike la urbo staris je flanko de Jiří z Poděbrad kaj ĝi kreis ankaŭ bonan rilaton al reĝo Vladislao la 2-a Jagello. En la jaroj 1532 kaj 1552 la urbo suferis pro incendioj. En la jaro 1547 la urbo ekrezistis al imperiestro Ferdinando la 1-a. Tiu subpremis la ribelon kaj Tábor estis senigita de vico da posedaĵoj. En la jaro 1611 ĝi estis prirabita de invado de pasovanoj. Post nobelara ribelo ĝi estis post longdaŭra sieĝado konkerita en la jaro 1621 de la imperiestra soldataro kaj en la jaro 1648 de svedoj. La urbo suferis grandajn perdojn kaj ekde tiu tempo ĝi jam neniam rekonsciiĝis. Ĝi plu restis meti-agrikultura urbo kaj samtempe grandega armea fortreso, tial ĝi estis ofte celo de malamikaj armeoj. En la jaro 1742 okupis ĝin francoj kaj bavoroj, en la jaro 1744 prusoj. En la jaro 1788, dum josefa tempo, estis deprenita aŭtonomio de la reĝaj urboj kaj anstataŭ ĝi estis enoficigitaj imperiestraj burggrafoj. Tiuj ĉi ŝanĝoj estis kunigitaj kun forta germanigo. La 19-a jarcento alportis post longa tempo denove prosperon de socia, lerneja kaj kultura vivo. Starigon de monumento al Jan Žižka en la jaro 1877 oni konsideras memorinda evento. Evoluis ankaŭ lernejaferoj. La urbo fondis en la jaro 1862 realan gimnazion, kio estis la unua gimnazio, kies instrulingvo estis ekskluzive la ĉeĥa lingvo, en la eksa monarĥio. Ankaŭ nove malfermita pli alta ekonomia kaj ekonomie-industria landa lernejo famigis la urbon eĉ malantaŭ limoj. La ekonomia evoluo alportis ankaŭ grandegan kreskon de loĝantoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 717
18807 413
189012 652
190010 703
191011 926
192118 204
JaroLoĝantoj
193014 250
195023 696
196124 528
197027 181
198031 867
199136 342
JaroLoĝantoj
200136 557
201134 430
201634 641
201734 482
201834 467
201934 456
JaroLoĝantoj
202034 277
202133 360
202233 410
202334 301

Vidindaĵoj redakti

  • ĉefplaco de Jan Žižka, sur kiu origine staradis ŝtontabloj, ĉe kiuj táboranoj akceptis utrakvismon, kaj komunuma ligna barelo, en kiun oni metis monon por bezonoj de la urbo:
  • malnova urbodomo, kvarala konstruaĵo el 1440 en malfrugotika stilo, servanta nuntempe kiel sidejo de Husana muzeo, enirejo al la subterejo, okazloko de kulturaj aranĝoj
  • Dekana preĝejo de Transformiĝo de Sinjoro sur la monto Tabor, konstruita en 1440-1512, rekonstruita en renesanca kaj novgotika stiloj; 78m alta gotika turo kun baroka kupolo estas la plej alta tura en Sudbohemia regiono
  • monumento de Jan Žižka kaj urbanaj domoj
  • burgo, el kiu konserviĝis nur ronda turo Kotnov kun aligita Pordejo de Bechyně, nuntempe muzea ekspozicio pri ...
  • Jordán - la plej aĝa akvorezervujo en tuta Mezeŭropo, fondita en 1492 kun areo de 50 hektaroj kaj profundeco ĝis 18 m
  • parko de Hus, aranĝita en 1997, kun granda skulptaro "Majstro Jan Hus" de elstara ĉeĥa skuptisto František Bílek (1872-1941) el 1928

urbanaj domoj:

  • Lichkovický dům (domo de Lichkovic-anoj), devenanta el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1440 kaj alikonstruita post granda incendio en la jaro 1532;
  • Ctiborův dům (domo de Ctibor) unu el la plej rimarkindaj domoj sur la ĉefplaco

La domo omo devenas el la tempo post la jaro 1532. Antaŭ la domo ĝis hodiaŭ konserviĝis ŝtontablo, la altaro el la tempo de husanoj, el kiu táboranoj akceptis utrakvismon.

  • Škrochův dům (domo de Škroch), unu el la plej elstaraj gotike-renesancaj urbaj konstruaĵoj en tuta Bohemio.

Subterejo en Tábor redakti

Mezepokaj katakomboj en Tábor: Konstruado de keloj kaj subteraj katakomboj havis strategian, ŝirman kaj deponejan signifon. La subtera labirinto estas sub la placo. La kelojn ni trovos en du etaĝoj, volboj havas interspacon preskaŭ 6,6 m. La dua subtera etaĝo ne kreas kompletan sistemon, la unuopaj keloj ne estas kun la ceteraj ĉiam kunigitaj. La nivelo de la dua etaĝo enpenetras en profundaĵon preskaŭ 9 m. La estiĝon de la keloj ni envicigas en la tempon ĉirkaŭ la jaro 1500 kaj en komencon de la 16-a jarcento. Oni komencis haki la koridorojn kaj la kelojn precipe pro kaŭzo de ŝirmo de la loĝantoj antaŭ multnombraj incendioj. En limdisiĝo de 150 jaroj ĉi tie brulis proksimume kvindekfoje kaj dum tiuj ĉi katastrofoj la urbanoj kaŝis siajn bezonaĵojn en la subterejon. Sed ili kaŝis ĉi tien ankaŭ nutraĵojn kaj bieron, kiun oni kuiris en Tábor. La strategia signifo de la katakomboj validiĝis en la tempoj de milita endanĝerigo. En la jaro 1937 estis alirebligitaj por publiko la unuaj tri keloj, el kiuj unu estas sub la urbodomo kaj la alia sub preĝejo, staranta en la placo. Nuntempe estas por publiko alirebla parto de la subteraj koridoroj, kondukantaj sub la placo de Tábor kaj kies longeco estas preskaŭ 800 metroj. La enirejo en la subterejon estas en la malnova urbodomo kaj la elirejo en malantaŭa parto de domo n-ro 6.

Ĉirkaŭaĵo redakti

Famaj personoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Esperanto redakti

En jaro 1999 okazis en Tábor la 9-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Literaturo redakti

  • Augusta, Pavel / Klínková, Hana: Kniha o městě Tábor. Praha 2001. ISBN 80-86098-18-4.
  • Berwid-Buquoy, Christiane: Tabor-Meschitz. BI-HI Verlag: Berlin 2005. ISBN 3-924933-07-3. ĉeĥe, germane

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti