Tápióbicske (tApiObiĉke) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Nagykáta. Tápió estas rojo, alfluanto de rivero Zagyva.

Pentraĵo pri la batalo en Tápióbicske

Geografio redakti

Tápióbicske situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Budapeŝto estas je 60 km-oj.

Historio redakti

Dum la bronzepoko terfortikaĵo defendis la loĝantojn. La unua skriba mencio devenas el 1275. Pro la turkoj la vilaĝo senhomiĝis, poste alvenis slovakoj kaj ankaŭ hungaroj. En 1834 incendio okazis. En 1849 la hungara armeo venkis la aŭstrojn.

Vidindaĵo estas nobeldomo de Zsille el la 19-a jarcento. Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas. En 1737 baroka romkatolika preĝejo konstruiĝis, la turo estas 38 m-ojn alta.

Ĝemelkomunumo redakti