Tápiószőlős
Tápiószőlős (tApiOsOlOŝ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Cegléd. Tápió estas rojo, kunfluanto de rivero Zagyva, la cetero signifas en la loknomo: vitejo.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Tápiószőlős situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Cegléd kaj Abony estas la plej proksimaj urboj.
Historio redakti
Pli frue skitoj, sarmatoj kaj avaroj loĝis tie. La tataroj, poste la turkoj faris senhoma la vilaĝon. La kampoj apartenis poste al Tápiószele. Komence fondiĝis farmoj, la kamparanoj okupiĝis pri vinberkulto. Aro da farmoj ricevis la rangon vilaĝo en 1947.