Tárkány
Tárkány (tArkAnj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Kisbér.
- Areo: 65 km²
- Loĝantaro: 1600
- Poŝtkodo: 2945
- Telefonprefikso: 34
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Troviĝas Bábolna 7, Komárom 24 km-ojn for.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1221 en formo Tarcan. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1543, kiu refondiĝis en 1684. Iamaj vilaĝoj apartenas al Tárkány, kiuj vivis ĝis la turkoj: Ölbő (OlbO), Vasdinnye (vaŝdinje).
Ölbő redakti
La unua mencio devenis el 1171 en formo Elbeo. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, neniam ĝi refondiĝis.
Vasdinnye redakti
Dum regado de Ladislao la 1-a (Hungario) aperis la vilaĝo en formo Dinna kaj alie Digna. En 1435 la kampoj apartenis al familio Dinnyei Vas kaj havis la vilaĝo preĝejon. Post la turkoj nur malgranda setlejo formiĝis, ne plu havanta memstarecon.
Vidindaĵoj redakti
Ĝemelkomunumoj redakti
- Okoličná na Ostrove, Slovakio
- Felsőtárkány, Hungario