Tépe (tEpe) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Derecske.

Kastelo de Tépe

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Debrecen-Békéscsaba. Berettyóújfalu troviĝas 12, Debrecen 26, Budapeŝto 222 km.

Historio redakti

Oni trovis en Tépe tombon de riĉa avara persono. La komunumo estis en la 13-a jarcento eklezia loko, tial ĝi havis preĝejon. Dum la turkoj la vilaĝo dufoje senhomiĝis. Ĝi ekhavis la rangon hajduka urbo en 1617 de Gabrielo Báthori. En 1856? klasikisma Kastelo de Tépe konstruiĝis. En 1919 la rumanoj okupis ankaŭ tiu ĉi vilaĝon.

Ne menciita vidindaĵo estas la kalvinana preĝejo konstruita en 1585.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, sportejo.