Tóbiás Lőw [tObiAŝ lOv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőw Tóbiás estis hungara juristo, oficisto, prokuroro, redaktoro. Lia patro estis Lipót Lőw, liaj plej konataj fratoj estis Vilmos Lőw, Sámuel Lőw kaj Immánuel Lőw, lia konata filo estis Tibor Lőw.

Tóbiás Lőw
Tóbiás Lőw
Tóbiás Lőw
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1844 (1844-06-05)
en Nagykanizsa
Morto 7-an de junio 1880 (1880-06-07) (36-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Salgotarjani Street Jewish Cemetery
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Familio
Patro Lipót Lőw
Infano Tibor Lőw
Okupo
Okupo juristo • verkisto de nefikcio • ĵurnalisto
vdr

Tóbiás Lőw[1] naskiĝis la 5-an de junio 1844 en Nagykanizsa, li mortis la 7-an de junio 1880 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tóbiás Lőw akiris juran diplomon, ekde 1867 li havis postenon en la ĵus sendependiĝanta ministerio. Inter 1872 kaj 1880 li estis reĝa vicĉefprokuroro, inter 1874-1880 ankaŭ fondinta redaktoro de jura revuo, krome li ofte kontribuis en gazetoj. Li edziĝis en 1873, lia edzino naskis 3 filojn en 1873, 1875 kaj 1879.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az államtudományok encyclopaediája (tradukaĵo, 1866, 1871)
  • Magyarország közjoga (aldonoj, 1869, 1871)
  • A polgári házasság (1871)
  • A magyar büntetőtörvénykönyv a bűntettekről és vétségekről és teljes anyaggyűjteménye (1880)

Fontoj redakti

Referencoj redakti