Tófű, kroate Tofij estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Komló. La loknomo signifas hungare: lagoherbo.

Blazono de Tófű

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Tófű situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1382 laŭ tiama hungara ortografio "Thofew". Post la mezepoko dum erao de la turkoj la komunumo senhomiĝis. Baldaŭe unue serboj, poste germanoj alvenis. En 1910 vivis en Tófű 295 homoj, (6 hungaroj, 289 germanoj). Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio.

En Tófű migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti