Tômbua

urbo kaj municipo de Angolo

Tômbua respektive Tômbwa - ĝis la ŝtata sendependiĝo en 1975 la loko portugale nomiĝis Porto Alexandre - estas urbo kaj municipo en Angolo. Ĝi apartenas al la provinco Namibe. Laŭ la censo de 2014 en la municipo vivis 54 873 loĝantoj[1] sur areo de 17 729 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km².

Tômbua
la kolonia katolika kirko "sankta rozario" en Tômbua
la kolonia katolika kirko "sankta rozario" en Tômbua
la kolonia katolika kirko "sankta rozario" en Tômbua
urbo
Administrado
Provinco provinco Namibe
Demografio
Loĝantaro 54 873  (2014) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 48′ S, 11° 51′ O (mapo)-15.811.85Koordinatoj: 15° 48′ S, 11° 51′ O (mapo) [+]
Areo 17729 km² (1 772 900 ha) [+]
Tômbua (Angolo)
Tômbua (Angolo)
DEC
Tômbua
Tômbua
Situo de Tômbua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tômbwa [+]
vdr

Ĉar la urbo situas rekte ĉe la marbordo de la Atlantiko, la alteco de la urbo estas ĝuste je la marnivelo. Interne de la lando la urbo limas al la dezerto Namibo - la klimato sekve estas dezerta.

Al la tre vasta municipa areo apartenas ankaŭ la ekde 1974 ne plu loĝata insulo Ilha dos Tigres ("tigra insulo") 92 kilometrojn sude de la centra loĝloko Tômbua, kies loĝantaro nur signife multiĝis fine de la 1950-aj jaroj, kiam konstruiĝis akvotubo kiu alkondukis trinkakvon de la rivero Kunene de 70 kilometroj pli sude. La insula loĝloko do nur havis du jardekojn da prospero.

Referencoj redakti

 
la eksa kinejo de la portugala urbo Porto Alexandre, planita de la arkitekto Pancho Guedes
 
la kapelo en la insula fantomurbo Ilha dos Tigres