Tønsberg

komunumo en Vestfold, Norvegio

Pri tiu ĉi sono Tønsberg estas komunumo kaj urbo en la provinco Vestfold de Norvegio, kaj estas la administra centro de la provinco. Fine de 2023 en la komunumo vivis 58 561 loĝantoj. La komuma teritorio limas okcidente al Stokke, nordokcidente al Re, norde al Horten, oriente al la Oslo-fjordo kaj sude al la komunumo kaj insulo Nøtterøy. Ĝi ampleksiĝis en 1988 kiam la antaŭa najbara komunumo Sem integriĝis en la komunuman teritorion. La urba centro de Tønsberg situas norde de la insulo Nøtterøy, sur duoninsulo inter la Tønsberg-fjordo okcidente kaj la fjorda baseno Træla oriente. La plej alta komunuma punkto estas la monteto Undrumsåsen, 145 metrojn super la marnivelo. La urba blazono estas la sola originale konservita mezepoka urba sigelo de 1349.

Tønsberg
komunumo de Norvegio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3101–3127
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 58 561  (2023) [+]
Loĝdenso 178 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 18′ N, 10° 25′ O (mapo)59.29805555555610.423611111111Koordinatoj: 59° 18′ N, 10° 25′ O (mapo) [+]
Areo 329,26 km² (32 926 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tønsberg (Vestfold)
Tønsberg (Vestfold)
DEC
Tønsberg
Tønsberg
Situo de Tønsberg
Tønsberg (Norvegio)
Tønsberg (Norvegio)
DEC
Tønsberg
Tønsberg
Situo de Tønsberg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tønsberg [+]
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

En Tønsberg kun sia familio vivas la germandevena esperantistino Stephanie Schröder, kiu laboras kiel kuracistino pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio.

 
la urba kajo


Eksteraj ligiloj redakti


  Vestfold