Tûranor PlanetSolar

Tûranor PlanetSolar, ankaŭ konata sub la projekt-nomo PlanetSolar, estas boato kiu estas movigita tute per suna energio. Ĝi estis enakvigita la 31-an de marto 2010 kaj ĉirkaŭŝipis la mondon dum 584 tagoj, realvenis al la eka loko, Monako, la 4-an de majo 2012.

Ŝipfarejo estis Knierim Yachtbau en Kiel, Germanio kaj estis desegnita de LOMOcean Design, antaŭe nomita Craig Loomes Design Group Ltd.. La boato estas la plej larĝa en la mondo movigita per suna povumo.

teknikaj datoj redakti

surfaco de la sunĉeloj 537 m²
averaĝa povumo de la motoroj 20 kW
maksimuma povumo de la motoroj 240 kW
kapacito de la akumulatoroj 1.130 kWh

Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo redakti

La 27-an de septembro 2010, la boato ekvojaĝis de Monaco por vojaĝi ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estis la unua boato kiu ĉirkaŭvojaĝis la mondon nur per sunenergio.

Ĝi atingis unue la havenojn de Miami (27-an de novembro 2010), Cancún kaj San Francisco, pliaj celhavenoj estis Sidnejo, Singapuro kaj Abu Dhabi. La itinero proksime de la ekvatoro estis elektita, ĉar tie la sunradiado estas plej forta. La veturo celis atentigi pri la uzo de la mediosavanta sunenergio. La averaĝa rapideco estis laŭ kalkuloj preskaŭ 8 nodoj.

La teamo redakti

Kapitano estas Patrick Marchesseau (franco), teknikistoj estas Christian Ochsenbein (Bern, Svisio) kaj Daniel Stahl (Kiel, germanio). Pri navigado deĵoras Mikaela von Koskull (Finnlando) kaj Jens Langwasser (Kiel, germanio), projekt-iniciatoro Raphael Domjan.

Bildoj redakti

vidu ankaŭ redakti