Třebíč

distrikta urbo en Ĉeĥio

Třebíč estas urbo en Ĉeĥio kun 34 712 loĝantoj (2023), situanta en okcidenta Moravio, en valo de rivero Jihlava, 55 km okcidente de urbo Brno, 18 km sudokcidente de urbo Velké Meziříčí.

Třebíč
germane Trebitsch
urbo
Třebíč-Vnitřní Město el belvedero de Masaryk sur Hrádek
Oficiala nomo: Třebíč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Třebíč
Administra municipo Třebíč
Historia regiono Moravio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Memorindaĵoj Juda kvartalo, Baziliko de Prokopio
Rivero Jihlava
Situo Třebíč
 - alteco 405 m s. m.
 - koordinatoj 49° 13′ 12″ N 15° 52′ 48″ O / 49.22000 °N, 15.88000 °O / 49.22000; 15.88000 (mapo)
Areo 57,6 km² (5 760 ha)
Loĝantaro 34 712 (2023)
Denseco 602,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1277
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 674 01
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0634
NUTS 5 CZ0634 590266
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Juda kvartalo en Třebíč
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 17
Bazaj setlejunuoj 32
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Mapo de urbaj partoj al la jaro 2008
Mapo de urbaj partoj al la jaro 2008
Mapo de urbaj partoj al la jaro 2008
Vikimedia Komunejo: Třebíč
Retpaĝo: www.trebic.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Okřešice, Vladislav, Trnava (distrikto Třebíč), Kožichovice, Střítež, Petrůvky, Výčapy, Mikulovice, Mastník, Petrovice, Krahulov, Nová Ves, Číhalín, Horní Vilémovice kaj Stařeč.

Historio redakti

Třebíč estiĝis el vilaĝo, situanta sub benediktina monaĥejo, en signifa pado ĝis Bohemio. La monaĥejo estas fidinde dokumentita en la jaro 1197. Ĝi fariĝis signifa kolonigata centro de okcidenta Moravio. Reĝo Přemysl Otakar la 2-a donis al Třebíč urbajn rajtojn. Ĝi fariĝis reĝa urbo en 1335 per decido de marggrafo, pli malfrua imperiestro Karolo la 4-a. Třebíč subtenis husanan movadon, kiam ĝi estis konkerita de ili. En 1435 ĝi estis konkerita de soldataroj de Albrecht Rakouský, en 1468 ĝi estis sieĝata kaj poste komune kun la monaĥejo prirabita de Matiaso la 1-a Korvino. En la paso de la 16-a jarcento kaj komence de la 17-a jarcento okazis prospero, kiu montriĝis per konstruado de paradaj renesancaj domoj. Dum la tridekjara milito la urbo suferis pro restado de fremdaj, ĉefe svedaj soldataroj. En la 18-a jarcento okazis evoluo de metioj. Militoj – prusia-aŭstria (1742), napoleonaj marŝoj en 18051806 kaj okupo de prusoj (1866) – tre difektis evoluon de la urbo kaj ili kaŭzis kamparanajn ribelojn (1875).

En la 14-a kaj la 15-a jarcentoj historia kerno de Třebíč estis ĉirkaŭbarita de remparoj, malfermita per tri pordegoj. La remparoj estis plifortigitaj per prismaj bastionoj kaj cilindroformaj turoj, el kiuj ĝis hodiaŭ konserviĝis sole sudorienta parto kaj parto de norda sektoro. El la devena romana benediktina monaĥejo konserviĝis preskaŭ nenio. En la jaroj 12401260 estis konstruita nova monaĥejo. La monaĥeja areo estis ŝirmata per sep turoj, oni eniris en la areon tra pordego kun turo. El la monaĥejobjektoj konserviĝis baziliko de sankta Prokopo.

Centra loko de la historia centro estas plilongigita Karola placo kun eksterordinara areo 22 000 m². Devene ĝi estis borderita per renesancaj domoj, sed post incendioj en la 19-a jarcento estis fasadoj de plimulto da domoj reguligitaj empire aŭ klasicisme.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 886
18809 343
189013 726
190010 805
191011 651
192117 191
JaroLoĝantoj
193014 358
195018 671
196119 142
197021 405
198030 246
199139 316
JaroLoĝantoj
200139 021
201437 095
201536 641
201636 641
201736 330
201836 050
JaroLoĝantoj
201935 691
202035 451
202134 368
202234 415
202334 712

Partoj de urbo redakti

Memorindaĵo redakti

Juda urbo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Juda kvartalo en Třebíč.

Signifa memorindaĵo sur la maldekstra bordo de rivero Jihlava estas juda urbo kun du sinagogoj, konsiderata kiel eŭropa unikaĵo. La ekzistado de juda komunumo estas dokumentita al la jaro 1410. Al la plej valoraj objektoj apartenas renovigita, la tn. Nova sinagogo, renesanca hala konstruaĵo kun ogivaj fenestroj el jarcentŝanĝo de la 16-a kaj la 17-a jarcentoj, kun volbo, etaĝa ĥorejo kaj stukaĵornamaĵaro kaj surmuraj pentraĵoj. Post renovigo ĝi servas al kulturceloj. Malnova sinagogo estis el komenco de la 18-a jarcento estis en la 19-a jarcento reguligita novgotike. Hodiaŭ ĝi servas kiel preĝejloko de Ĉeĥa husana eklezio. Juda tombejo situas en la sama bordo de rivero Jihlava norde de la juda geto, en valo de Týnský-rojo. El 3 000 tombŝtonoj estas la plej malnova el la jaro 1641.

Vidindaĵoj redakti

Esperanto redakti

En Třebíč estas klubo de esperantistoj, kiu organizas Someran Esperanto-Tendaron apud vilaĝo Lančov. En urbo ankaŭ okazis la 6-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en jaro 1991.

Panoramoj redakti

Panoramo de Třebíč de nordo; en fono masivo de vulkana origino sude de la urbo.
Vido al la norda granitsienita ebena parto de Třebíč el Strážná hora; en fono estas videblaj ampleksaj arbaroj kaj loĝdomaroj konstruitaj sur bazo, el kiu liberiĝas problema radono.

Servoj redakti

Eduksistemo redakti