Tři sestry

Ĉeĥa punk-bando

Tři sestry (en esperanto Tri fratinoj) estas ĉeĥa muzika grupo, kies muziko estis origine en stilo punko, sed poste la grupo komencis ludi ankaŭ rok-muzikon kaj ankaŭ metalrokon. Lou Fanánek Hagen, oficiale František Moravec estas gvidanto kaj samtempe tekstfaristo. Oni iam parolas pri ilia stilo kiel pubrock ĉar iliaj tekstoj estas ofte pri drinkadoj, vizitadoj de trinkejoj.

Tři sestry dum koncerto

Membroj redakti

Membroj de grupo dum tempo ŝanĝis, sed nuntempe membroj de grupo estas[1]:

  • Lou Fanánek Hagen (oficiale František Moravec) - gvidanto, tekstfaristo (skribas ankaŭ tekstoj por aliaj grupoj kaj kantistoj, ekz. por Karel Gott), kantisto kaj basgitaristo
  • Ing. Magor (oficiale Tomáš Doležal) - basgitaristo kaj manaĝero de grupo
  • Supice Veronika (oficiale Veronika Borovková) - en grupo de jaro 1996, harmonikistino
  • Ronald Seitl (kromnomo Korkorán) - en grupo de jaro 1994, gitaristo
  • Zdeněk Petr - en grupo de jaro 2003, gitaristo
  • Franta Vrána - drumisto
  • Jaroušek (oficiale Martin Roušar) - klarnetisto kaj saksofonisto, en grupo de jaro 2002
  • Franta Kacafírek (oficiale František Kacafírek) - en grupo de jaro 1991, violonisto
  • Rosťa Cerman (oficiale Rostislav Cerman) - en grupo de jaro 2003, kiel gasto

Diskografio redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti