T. T. Krishnamachari
Tiruvellore Thattai Krishnamachari (en Esperanto Kriŝnamaĉari aŭ Kriŝnamaĉaro) (1899–1974) estis Financa Ministro el Barato en 1956–1958 kaj en 1964-1966. Li estis ankaŭ fonda membro de la unua estraro de la NCAER, nome Nacia Konsilantaro de Aplikita Ekonomia Enketado en Nova Delhio, nome unua sendependa ekonomika politika instituto de Barato establita en 1956. Krishnamachari gradiĝis el Madrasa Kristana Lernejo kaj estis vizitanta profesoro ĉe la departamento de ekonomiko ĉe la MKL. Li estis populare konata kiel TTK. Li estis la unua ministro de sendependa Barato kiu rezignis pro implikiĝo ĉe fraŭdo.[1] Li estis ankaŭ membro de rekruta komitato, entreprenisto kaj kongresestro.
T. T. Krishnamachari | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1899 en Ĉenajo | ||||
Morto | 1-an de januaro 1974 (75-jaraĝa) en Ĉenajo | ||||
Lingvoj | hindia • tamila vd | ||||
Ŝtataneco | Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd | ||||
Alma mater | Madras Christian College • Town Higher Secondary School vd | ||||
Partio | Barata Nacia Kongreso vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • entreprenisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||