TED (prelegoj)

prelegaro
(Alidirektita el TED (konferencoj))

TED (el la angla Technology, Entertainment, Design = Teknologio, Amuzo, Fasonado) estas serio de senpagaj retaj prelegoj, kies frapfrazo estas "disvastigindaj ideoj". Ĉiu prelego daŭras 18 minutojn aŭ iom malpli. Estas 2600 diversaj prelegoj en almenaŭ 100 lingvoj, ideala platformo por poliglotoj[1]. La prelegoj kovras ampleksan temaron, nome sciencon, arton kaj fasonadon, politikon, edukadon, kulturon, tutmondajn demandojn, teknologion, disvolviĝon kaj amuzon. Inter la prelegantoj jam troviĝis la usona eksprezidento Bill Clinton, Nobel-premiitojn James D. Watson, Murray Gell-Mann kaj Al Gore, Bill Gates, la fondinton de Microsoft, Sergey Brin kaj Larry Page, la fondintojn de Google.

Logotipo de TED kun ĝia frapfrazo Disvastigindaj Ideoj.
Chris Anderson parolas dum TED en 2007.

Pli ol 1000 TED-prelegoj estas disponeblaj por senpaga spektado en la reto (stato de aŭgusto 2011). Ĝis aprilo 2009, la prelegoj estis spektitaj pli ol 100 milionojn da fojoj, fare de 15 milionoj da homoj.[2]

Historio redakti

TED estis kreita de Richard Saul Wurman kaj Harry Marks en 1984 kaj ĉiujare okazas depost 1990. Wurman forlasis ĝin post la konferenco de 2002 kaj la aranĝon transprenis la brita-usona komercisto Chris Anderson kun sia neregistara organizaĵo The Sapling Foundation (ekde la 1-a de julio 2009 TED-Fondumo)[3].

En 2006 la kotizo por spekti la prelegojn kostis 4400 usonajn dolarojn kaj oni atingis tion nur per invito. Tiu sistemo ŝanĝiĝis en 2007 al jara membrokotizo de 6 mil dolaroj, kio inkluzivas la rajton spekti la prelegon, ricevi korespondaĵojn ktp.

Ekde junio 2006, TED-prelegoj fariĝis spekteblaj ĉe ties retejo[4], ĉe YouTube[5] kaj iTunes. La retejo de TED en 2009 ricevis kadre de la 13a Annual Webby Awards la premion pri plej bona uzo de video.

TED-rilataj projektoj kaj eventoj redakti

Ekzistas diversaj eventoj TED Global, TEDx, TED-Fellows, TED-Red, TED-Intervjuo, TEDMED, TED Virinoj, TED Barato, TED Junularo, TED Libroj, TED Radio kaj Tradukistoj de TED (OTP)

Tradukistoj de TED (antaŭe Malfermita Traduka Projekto - OTP) redakti

En majo 2009 ekesis la TED-Projekto de Malferma Tradukado (angle: Open Translation ProjectOTP[6]) kiu celis "atingi 4,5 miliardojn da homoj en la planedo, kiuj ne parolas la anglan" laŭ TED-administranton Chris Anderson[7].

Meze de junio 2009, jam 1060 volontuloj faris pli ol 2200 tradukojn en 72 lingvoj, inkluzive de Esperanto[8].

Ĝis aŭgusto 2011 ekzistis 26 prelegoj kun subtekstoj en Esperanto el 1008 anglalingvaj prelegoj, kiuj estis tradukitaj entute en 81 lingvoj, sume 20 933 tradukojn, kreitajn de 6026 tradukantoj, helpe de la subtekstigaj programoj DotSUB kaj Amara . La tradukemuloj havas ankaŭ aliajn ilojn je sia dispono, kiel la vikian paĝon OTPedia23[9], tn. 'forums24', spaco en YouTube kaj ankaŭ Facebook-grupoj laŭ diversaj lingvoj.

En oktobro 2014, pli ol 64 605 tradukoj fare de 18 488 volontulaj tradukistoj en 105 lingvoj estis disponeblaj al interretaj uzantoj.

La TED-Projekto de Malferma Tradukado draste pliigis la nombron de internaciaj retumantoj (ĉefe de ekster Usono) al la retejo de TED. En unu jaro estis tutmonda kresko de 350%, kun kresko de 600% en Azio kaj pli ol 1000% en Sudameriko[10].

La disvolviĝo de prelegoj en aliaj lingvoj ol la angla instigis la anglalingvan komunumon mobilizi por certigi tradukojn en la anglan[11].

TED-prelego en Esperanto redakti

En 2012 fare de David de Ugarte en Madrido unuafoje okazis prelego en Esperanto kadre de TED-aranĝo (fakte TEDx-aranĝo, sendepende organizita aranĝo laŭ la stilo de TED-prelegoj), "Esperanto, lingvo por pensi pli bone".

TED-prelego pri Esperanto redakti

En februaro 2020 la barata esperantisto Giridhar Rao faris prelegon en la angla pri "Esperanto : A Language no one Owns" (Lingvo kiun neniu proprietas)[12]. En novembro 2020 estis 118 TED-prelegoj kun subtekstoj en Esperanto.

TED-Premioj redakti

TED-Premioj estis enkondukitaj en 2005, en la komenco por tri individuoj ĉiujare, sed post 2010 por nur unu individuo jare. Ĉiu ricevas po 100 mil usonajn dolarojn kaj la rajton eldiri en TED-prelego unu sian "deziron por ŝanĝi la mondon".

2005 2006 2007 2008 2009 2010 2011
Bono Larry Brilliant Bill Clinton Neil Turok Sylvia Earle Jamie Oliver JR
Edward Burtynsky Jehane Noujaim Edward O. Wilson Dave Eggers Jill Tarter
Robert Fischell Cameron Sinclair James Nachtwey Karen Armstrong José Antonio Abreu

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Fluent City - Excellent TED Talks for Language Learners (bonegaj TED prelegoj por lernantoj de lingvoj)
  2. Laŭ la revuo Business Week.
  3. (en) "TED: About: Our Organization: How TED works: Who owns TED?", TED: Ideas Worth Sharing, TED Conferences, LLC.
  4. Oficiala hejmpaĝo (plurlingva)
  5. TED ĉe YouTube
  6. (en) TED OTP Arkivigite je 2015-12-05 per la retarkivo Wayback Machine [arĥivo].
  7. (en) TED's Open Translation Project brings subtitles in 40+ languages to TED.com [arĥivo], TED-blogo, la 13-an de majo 2009
  8. Listo de TED-prelegoj Arkivigite je 2011-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
  9. (en) OTPedia [arĥivo]
  10. (en) Crowdsourced translation tool brings TEDTalks to non-English speakers worldwide, prnewswire.com, la 13-an de majo 2013, alirite la 2-an de novembro 2020.
  11. (en) English speakers: OTP needs you too!, TED Blogo [arĥivo], la 2-an de februaro 2014.
  12. (en) Giridhar Rao, Esperanto : A Language no one Owns, TEDx, la 11-an de februaro 2020