Retejo

aro de interrilatantaj retpaĝoj servitaj de unu sola retejo-domajno
(Alidirektita el TTT-ejo)

Retejo (ankaŭ TTT-ejoretpaĝaro (por plurpaĝa retejo)) estas aro de unu aŭ pluraj rilataj retpaĝoj, bildoj, videoj kaj aliaj dosieroj, kiu estas atingebla trans komuna reta adreso-kodo URL. La elementoj de la retejo ofte troviĝas en la sama (fizika aŭ virtuala) servilo, kaj ofte estas atingeblaj de iu ĉefpaĝo per diversaj internaj ligiloj. Kutime eblas aliri retpaĝaron per TTT-legilo el ajna komputilo konektita al Interreto.

Retejo
vd
Dum 1990 - nekonata/nuntempe
Partoprenanta TTT-paĝo vd
vdr

La adresoj de la unuopaj dokumentoj konstruas el ili hierarkion. Tamen ankaŭ la tekstintegritaj interligoj influas la percepton de la reteja strukturo flanke de la uzanto.

La unua retpaĝo estis publikigita la 13-an de novembro 1990 de la sciencisto Tim Berners-Lee kiu estis dungita de CERN. Aprile 1993 CERN anoncis, ke la Tut-Tera Teksaĵo estos libere alirebla por ĉiu ajn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

La sekvaj eksteraj ligiloj ligas al listoj kiuj donas ampleksan superrigardon pri la plejmulto de esperantlingvaj retejoj en la hodiaŭa interreto.

Kaj jen pli ĝeneralaj eksteraj ligiloj pri la interreto kiel tuto.